Skip to main content

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 988


de Universala Esperanto-Asocio

La Komitato pri Ne-Registaraj Organizoj (NRO) en sia Regulara Kunveno de 2021, laŭ kunsidoj okazintaj inter la 17-a kaj 27-a de majo kaj en la 7-a de junio 2021, decidis rekomendi al la Ekonomia kaj Socia Konsilio (EKOSOK) de Unuiĝintaj Nacioj Specialan Konsultan Statuson por Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), la junulara sekcio de UEA. La rekomendo estis finaprobita de EKOSOK en kunsido okazinta inter la 21-a kaj 22-a de julio 2021 kaj oficiale informita al TEJO en septembro. La statuso formaligas la rilatojn de NRO-oj kun UN kaj ebligas al ili rekte reprezentiĝi ĉe eventoj kaj kunsidoj de UN al kiuj NRO-oj estas invititaj. Ĝis tiam TEJO kaj junaj Esperantistoj povis tion atingi nur pere de UEA.

Plena artikolo »

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 832

de Universala Esperanto-Asocio La julio-septembra numero de Unesko-Kuriero estis publikigita okaze de la Pinta Kunveno de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Agado (la 23-an de septembro 2019) kaj de la 25-a sesio de la Konferenco de la Partioj pri Klimata Ŝanĝo en Santiago, Ĉilio. Ĝi estas elŝutebla ĉe Unesko-retejo .

Usono: Milita subteno al Ukrainio

13/03/2015 | MONDO » La 11-an de marto, la Blanka Domo anoncis, ke konsiderante la streĉan situacion en orienta Ukrainio, Usono decidis pliigi militan helpon al tiu lando kaj plenumi novan sankcion kontraŭ Rusio. Video »

Norvegio: Norda brilo filmitas

31/12/2014 | MONDO » La 29-an de decembro, en Tromso, oni kaptis momenton kiam videblis polusa lumo. Tiu fenomeno ekestas kie partikloj de l' suna vento povas - ne ŝirmitaj de l' tera magnetkampo - eniri la teran atmosferon kaj kolizii tie kun partikloj. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO