Skip to main content

Posts

Showing posts from August, 2014

Libio: Ŝipo dronis en maro

Proparolanto de l' tiulanda mararmeo diris, ke veturilo kunportanta pli ol 200 neleĝajn migrantojn sinkis je 60 kilometroj for nordoriente de Tripolo, ĉefurbo de Libio. Video »

Egiptio: Sukcesa mediacio pri la konflikto de Gazao

Dank' al agado de l' afrika lando kaj aliaj flankoj, Palestino kaj Israelo atingis interkonsenton pri longtempa batalhalto. UN esprimis bonvenon pri tio, kaj urĝis la du naciojn tuj komenci politikan intertrakton. Video »

Francio: Landaj ministroj rezignas al siaj postenoj

La 25-an de aŭgusto, en Parizo, la ministro pri Ekonomio anoncis, ke li kaj du kolegoj forlasos la registaron kadre de petoj al prezidento François Hollande fini la aŭsterecan planon kaj prizorgi la progreson de l' nacio eŭropa. Video »

Teniso: Turniro de Cincinato 2014

En Usono, la svisa tenisisto Roger Federer supervenkis la hispanan David Ferrer per 6-3, 1-6 kaj 6-2, kaj iĝis ĉampiono de l' evento. Video »

Futbalo: Newcastle k-aŭ Manchester City

La teamo manĉestra supervenkis la rivalon nordorientan per 2-0, dank' al goloj de Silva kaj Agüero. Tiamaniere, la dekunuopo estrata de Manuel Pellegrini regas la ĉampionadon anglan. Video »

MotoGP: Granda Premio de Ĉeĥio

Dani Pedrosa de Honda venkis en la kurejo de Bruno. La hispana motorciklisto estas akompanita en la podio de l' paro de Yamaha , la hispano Jorge Lorenzo kaj la italo Valentino Rossi . Video »

Esperantujo: Nova komunumo en Italio

Laŭ propono far la urbestro de Sant'Angelo di Brolo, la malgranda mesina urbeto fariĝis Esperanta Komunumo. La tiuurba konsilantaro aprobis la aliĝon al la Eŭropa objektivo pri antaŭenigo de l' Lingvo Esperanto por ĝia utiligo en internaciaj rilatoj kaj diversaj kampoj. Video »

Libano: Usono promesis militan helpon

La nordamerika ambasadoro David Hale anoncis ĵaŭde en Bejruto, la ĉefurbo tiulanda, ke Usono denove liveros al la nacia armeo aron da armiloj kaj ekipaĵoj por fortigi ĝian kontraŭterorisman kapablon. Video »

Filipinoj: Urba trajno eltrakiĝis

La 13-an de aŭgusto en Pasajo, urbo de l' regiono Manilo, okazis trafika akcidento kiu kaŭzis vundiĝon de almenaŭ trideko da homoj. Video »

Usono: Apple kaj Samsung malakrigas juĝaferojn

La du poŝtelefonaj kompanioj konsentis pri tio, ke ili finos la procesojn kiujn ili malfermis tutmonde, sed daŭrigos la aferojn komenciĝintajn ene de l' nordamerika lando. Video »

Svislando: Tutmondaj fakuloj parolas pri Ebolo

En Ĝenevo, la Monda San-Organizo starigas renkontiĝojn por pritrakti kiel kontraŭbatali la menciitan viruson, kiu jam mortigis preskaŭ 900 homojn ekde februaro en Gvineo, Liberio, Siera-Leono kaj Niĝerio. Video »

Egiptio: Nerekta parolado inter Israelo kaj Palestino

La 5-an de aŭgusto, ekvalidiĝis la propono pri 72-hora batalhaltigo en Gaza Sektoro, prezentita de l' afrika lando. Tiamaniere, la israelaj surteraj trupoj tiutage retiris sin al la landlimo inter la Strio kaj Israelo. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO