Skip to main content

Posts

Showing posts from June, 2019

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 810

de Universala Esperanto-Asocio La 29-an de junio okazis en la Centra Oficejo de UEA la nombrado de la voĉoj donitaj en la elektado de kvin Komitatanoj B por la periodo 2019-2022. Por tiu tasko la Estraro de UEA nomumis komisionon, kiu konsistis el la Ĝenerala Direktoro Martin Schäffer kaj la individuaj membroj Tobiasz Kaźmierski kaj Marc Konijnenberg. Aliaj helpantoj asistis ĉe la nombrado. Plena artikolo »

Esperantujo: TEJO-aktuale n-ro 460

de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo La ordinara kunveno de la Komitato de TEJO okazos kadre de IJK (Internacia Junulara Kongreso) 2019 en Liptovski-Hradoko, Slovakio. Ankaŭ ĉi foje ni havos tri sesiojn, kiuj okazos la 29-an kaj la 30-an de julio 2019. Plena artikolo »

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 809

de Universala Esperanto-Asocio La 20-an de junio ĉiujare, Unuiĝintaj Nacioj markas la Mondan Tagon de Rifuĝintoj. Laŭ la Pakto de UN pri Rifuĝintoj, de 1951, rifuĝinto estas iu, kiu fuĝis el sia lando pro "bone fundamentita timo pri persekutado pro sia raso, religio, nacieco, membreco en specifa socia grupo aŭ politika opinio." Inter la multaj faktoroj devigantaj homojn forlasi siajn hejmojn estas internaj militoj, interetnaj malpacoj kaj media degenero. Plena artikolo »

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 808

de Universala Esperanto-Asocio La 15-an de junio 2019 forpasis 97-jara D-ro Josef Kavka, sciencisto, geologo-petrologo, honora membro de ĈEA, UEA kaj ISAE, multjara redaktoro de Scienca Revuo kaj Geologio Internacia, aŭtoro de multaj fakaj artikoloj esperantlingvaj kaj ĉeĥlingvaj. Plena artikolo »

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 807

de Universala Esperanto-Asocio Konforme al la trijara mandato por ofichavantoj en UEA, la Komisiono pri Azia-Oceania Esperanto-Movado (KAOEM) estas ĵus renomumita de la estraro de UEA. 14 aliĝintaj landaj asocioj de UEA rajtis rekomendi po unu reprezentanton por kune konsistigi la komisionon. Dum tri jaroj ili gvidos la movadon de du kontinentoj. Plena artikolo »

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 806

de Universala Esperanto-Asocio Por la 106-a Universala Kongreso, post du jaroj, la Estraro de UEA elektis la "smeraldan insulon", Irlando, kiel kongreslandon. La Universala Kongreso la unuan fojon okazos en tiu parto de Eŭropo. La gastiga urbo estos Belfasto, la ĉefurbo de Nord-Irlando. Grava haveno kaj pordo al la belega nord-irlanda marbordo, Belfasto suferis dum la lasta jarcento pro armita politika konflikto, sed nun estas konsiderata kiel unu el la plej sekuraj urboj en la brita insularo. Plena artikolo »

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 805

de Universala Esperanto-Asocio UEA petas vian helpon: helpu nin kolekti € 2.000,00 por realigi Esperantan agadon en aŭgusto 2019, dum la junulara festivalo Pol'and'Rock. Tiu sumo reprezentas la minimuman kvanton por mendi la tendojn kun mebloj en prestiĝa loko de la festivalo. Jam la trian sinsekvan jaron UEA subtenas la agadon. UEA kontribuos per € 500,00 kaj Centro de Interkultura Edukado Nowy Sącz per € 770,00. Plena artikolo »

Esperantujo: TEJO-aktuale n-ro 459

de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo Delegacio de TEJO partoprenis la Tutmondan Festivalon pri Agado rilate al la Celoj por Daŭripova Evoluigo (SDG Global Festival of Action) en Bonno, Germanio. La eventon organizis la Unuiĝintaj Nacioj, kadre de la Kampanjo por Aktivado. Plena artikolo »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO