Skip to main content

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 987


de Universala Esperanto-Asocio

Ĉi-jare, la Premio Vidyasagar estas por la unua fojo aljuĝita al Esperantisto. Tiun ĉi premion, rilatantan al la tuta verkaro de la respektivaj aljuĝitoj, la registaro de la gubernio Okcidenta Bengallando (en Barato) lanĉis en 1980 honore al la memoro de la granda klerulo, edukisto, instituci-konstruinto kaj soci-reforma pioniro Ishwar Chandra Vidyasagar (1820–1891). En 2021 ĝi estis rebaptita al Premio Vidyasagar-Dinamoyee (kunhonore al lia edzino) kaj estas nun aljuĝata de la registara fako pri supera eduko kunlabore kun la nove establita Vidyasagar Academy (akademio Vidyasagar). La 26-an de septembro 2021, okaze de la 201-a naskiĝdatreveno de Vidyasagar, la esperantista lingvisto Probal Dasgupta kaj tri samtempaj premiitoj (en aliaj sociaj kaj edukaj terenoj tuŝitaj de la pioniraj strebadoj de Vidyasagar) ricevis la Premion. Tio okazis en la ejo de la akademio Vidyasagar en Kolkato, domo en kiu la klerulo mem loĝis en la finaj jaroj de sia vivo.

Plena artikolo »

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 872

de Universala Esperanto-Asocio La Estraro de UEA en marto 2020 renovigis la estraron de Institucio Hodler '68. En ĝi nun troviĝas: s-ino Ans Bakker-ten Hagen, Nederlando (prezidanto); s-ino Loes Demmendaal, Nederlando (sekretario); s-ro Bert de Wit, Nederlando; kaj s-ro Rakoen Maertens, Belgio. Ĉi tiu grupo pli facile kunsidos regule laŭbezone kaj ĉiuj povas trakti dokumentojn kaj en la nederlanda kaj en Esperanto.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 824

de Universala Esperanto-Asocio La stabo de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO invitas vin al la 51-a Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 30-an de novembro 2019, de la 10-a ĝis la 17-a horo en la CO de UEA kaj TEJO en Roterdamo ĉe Nieuwe Binnenweg 176. La evento estas registrita en Eventa Servo kaj en Facebook . Plena artikolo »

Teniso: Turniro de Rio-de-Ĵanejro 2014

En Brazilo , la hispana tenisisto Rafa Nadal supervenkis la ukrainan Alexandr Dolgopolov per 6-3 kaj 7-6, kaj iĝis ĉampiono de l' evento. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO