Skip to main content

Brazilo: Okazos dua prezidenta balotado

La 5-an de oktobro, laŭ rezulto de l' unua-raŭnda voĉdonado de l' tiulanda elektado, la nuna prezidentino Dilma Rousseff akiris 42% da voĉoj, dum la kandidato de Brazila Sociala Demokratia Partio Aécio Neves 34%. Tiamaniere, la du politikistoj eniros en la duan balotadon okazontan la 26-an de oktobro.

Video »

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 942

de Universala Esperanto-Asocio UEA kaj TEJO organizas flankan eventon kadre de la Junulara Forumo de Ekonomia kaj Socia Konsilio (EKOSOK) de UN, kiu dekjariĝas en 2021. La evento nomiĝas "Lingvaj rajtoj kaj la junularo: Defioj kaj Oportunoj" kaj okazos rete mardon, la 6-an de aprilo 2021 je la 16:00-17:30 UTC, per Zoom. Ĉiuj detaloj ĉe Eventa Servo, kie oni bonvenas indiki sian partoprenon.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 934

de Universala Esperanto-Asocio Okaze de la Interkultura Novelo-Konkurso (INK), UEAviva – la kanalo de UEA ĉe YouTube – elsendos la 13-an de marto je 15:00 UTC la panelon "KOVIM-19, kiel ĝi ŝanĝis nin?". Dum la panelo la Esperantistoj kaj sciencistoj José Antonio Vergara, Margaret Zaleski-Zamenhof kaj Amri Wandel diskutos pri la pandemio kaj ĝia influo en nia tutmonda socio, de la scienca kaj persona vidpunkto. Nicola Ruggiero, sekretario de INK, prezentos la konkurson, ĝian prezidanton François Lorrain kaj ĝiajn ĵurianojn, kaj respondos al la demandoj de la spektantoj. Paulo Sergio Viana legos novelon, kiu havas la pandemion kiel temon. Chelsea Moses kaj Marisol Soriano partoprenos la panelon kiel Esperantistoj, kiuj lernis la lingvon dum la lasta jaro pro la socia izoliĝo. Oni povos spekti la panelon per UEAviva aŭ rekte per Zoom.

Esperantujo: TEJO-aktuale n-ro 463

de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo Esperantistoj el la tuta mondo rakontas pri la situacio en siaj landoj rilate al la kronviruso – KOVIM-19. Plena artikolo »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO