Skip to main content

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 997


de Universala Esperanto-Asocio

Kiel simbolon de agnosko pri la kontribuado de miloj da homoj al la Asocio dum 2021, UEA proponas kiel specialan jarfinan donacon la koncerton Yves Desrosiers: Nokta ŝoforo Vive ĉe Vimeo. La koncerto estas ekskluziva por membroj de la komunumo de UEA: ĉiuj, kiuj enkadriĝas en la kategorio de membro aŭ servo-uzanto de la Asocio (nome individua membro de UEA en 2021 aŭ 2022, dumviva membro, honora membro aŭ membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, membro de Societo Zamenhof, ano de Alianco 365, patrono de UEA, patrono de TEJO, abonanto de Esperanto aŭ Kontakto aŭ aliĝintoj al la 107-a Universala Kongreso de Esperanto, kun valida retadreso), devas esti ricevintaj privatan retpoŝtan mesaĝon de la Asocio kun ligilo al la koncerto kaj persona pasvorto. La mesaĝo dissendiĝis la 22-an de novembro 2021 je ĉ. 20:40 UTC, kun la titolo: Ekskluziva koncerto donace al UEA-membroj. Se iu ne ricevis ĝin, tiu kontrolu en spamujo aŭ kontaktu la 1-an Vicprezidanton de UEA, Fernando Maia Jr. Se iu havas dubon pri kiu retadreso estas registrita ĉe UEA, tiu kontrolu uea.org/via.

Plena artikolo »

Plejfreŝe

Esperantujo: TEJO-aktuale n-ro 462

de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo La 76-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Someren, Nederlando, de la 11-a ĝis la 18-a de julio 2020. Plena artikolo »

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 983

de Universala Esperanto-Asocio Kadre de la 107-a UK en Montrealo okazos la 75-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). UEA invitas proponojn pri IKU-prelegoj, kiuj estu sendataj al la IKU-sekretario plej laste la 31-an de januaro 2022. Lige kun la IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Kandidatoj por IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kiu konsistos el unu IKU-prelego, 1-2 kromaj prelegoj kaj eventuale ekzameneto. Tiuokaze bonvolu indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso. Estas planate organizi la Montrealan UK hibride, do ankaŭ la IKU-AIS-prelegoj povas esti ĉeestaj aŭ virtualaj. La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto – sume ne pli ol unu paĝon. Aparte estas bonvenaj proponoj de personoj kiuj ne jam aŭ malofte prelegis en IKU.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 905

de Universala Esperanto-Asocio UEA kun granda bedaŭro informas pri la forpaso de Zlatko Tišljar (1945-2020), la 8-an de septembro en Zagrebo. Komence de aŭgusto la Komitato de UEA elektis Zlatkon Tišljar kiel Honoran Membron de la Asocio, dum la unua reta kunsido de sia Ĝenerala Kunveno, kadre de la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK).

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO