Skip to main content

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 891


de Universala Esperanto-Asocio

La Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest' 2020) komenciĝis promesplena en junio. La julian programon ankaŭ inaŭguris tre specialaj okazaĵoj. La 1-an de julio la Kanada Virtuala Kinejo omaĝis la Tagon de Kanado per la filmo "Momentum", de la ikonaj kanadaj filmfaristoj Colin Low kaj Tony Ianzelo. La 4-an de julion UEA okazigis pere de sia Komisiono MONA la Mezorientan kaj Nordafrikan Tagon (MONAT), re-spektebla ĉe la jutbkanalo UEAviva. Kaj la 5-an de julio TEJO okazigos realtempan debaton inter kandidatoj al la nova estrato de la organizo, sub la devizo "Kia estonteco?". Tiu iniciato de TEJO ankaŭ rilatas al la Festivala Temo, "UN 75-jara", ĉar al la junularo ligiĝas granda partopreno en la estonteco de Unuiĝintaj Nacioj mem. Ne hazarde gvidos la programon la junulo Rakoen Maertens, ano de la teamo zorganta pri la Festivala Temo.

Plena artikolo »

Plejfreŝe

Francio: La Konstanta Tribunalo de Popoloj enketas pri nova flughaveno

17/07/2015 | MONDO » "La lukto varmiĝu, ne la klimato!", tio estis la agadvorto de la somera kolektiĝo organizita en Nia Sinjorino de Landeo la 11-an kaj 12-an de julio fare de l' kunordigaĵo de la opoziciuloj al la projekto de flughaveno tiukomunuma.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 876

de Universala Esperanto-Asocio Okaze de la Tago de Afriko, formale la Tago de Liberigo de Afriko, la 25-an de majo, Universala Esperanto-Asocio varme salutas, pere de sia Afrika Komisiono kaj de la estrarano de UEA pri Afriko, Jérémie Sabiyumva, ĉiujn afrikajn amikojn kaj ĉiujn bonvolemajn homojn en la mondo.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 1.005

de Universala Esperanto-Asocio La 107-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto okazos de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2022 en Montrealo, Kanado, sub la temo " Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj ". La plej favorpreza aliĝperiodo iras ĝis la 31-an de decembro 2021. UEA kaj la Loka Kongresa Komitato (LKK) speciale invitas aliĝi per la reta aliĝilo.

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO