Skip to main content

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 815


de Universala Esperanto-Asocio

La Premion Onisaburo Deguĉi UEA starigis en la Jubilea Jaro 1987 per kapitalo donacita de Oomoto. Ĝi distingas meritajn agantojn, kiuj longtempe laboras per Esperanto, por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de D-ro Zamenhof kaj la instruoj de Onisaburo Deguchi. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo de 2.000 eŭroj. Per decido de la Estraro de UEA, Premio Deguĉi de la jaro 2019 estas aljuĝita al Heidi Goes.

Plena artikolo »

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 872

de Universala Esperanto-Asocio La Estraro de UEA en marto 2020 renovigis la estraron de Institucio Hodler '68. En ĝi nun troviĝas: s-ino Ans Bakker-ten Hagen, Nederlando (prezidanto); s-ino Loes Demmendaal, Nederlando (sekretario); s-ro Bert de Wit, Nederlando; kaj s-ro Rakoen Maertens, Belgio. Ĉi tiu grupo pli facile kunsidos regule laŭbezone kaj ĉiuj povas trakti dokumentojn kaj en la nederlanda kaj en Esperanto.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 824

de Universala Esperanto-Asocio La stabo de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO invitas vin al la 51-a Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 30-an de novembro 2019, de la 10-a ĝis la 17-a horo en la CO de UEA kaj TEJO en Roterdamo ĉe Nieuwe Binnenweg 176. La evento estas registrita en Eventa Servo kaj en Facebook . Plena artikolo »

Teniso: Turniro de Rio-de-Ĵanejro 2014

En Brazilo , la hispana tenisisto Rafa Nadal supervenkis la ukrainan Alexandr Dolgopolov per 6-3 kaj 7-6, kaj iĝis ĉampiono de l' evento. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO