Skip to main content

Futbalo: Osasuna k-aŭ Atlético Madrid

La teamo pamplona supervenkis la rivalon madridan per 3-0, dank' al goloj de Cejudo, Armenteros kaj Torres. Tiamaniere, la dekunuopo estrata de Diego Simeone atingis la trian pozicion ĉe l' ĉampionado hispana.

Video »

Plejfreŝe

Formulo 1: Granda Premio de Italio

Lewis Hamilton de Mercedes venkis en la kurejo de Monzo. La brita ŝoforo estas akompanita en la podio de l' germano Nico Rosberg de Mercedes kaj la brazilano Felipe Massa de Williams. Video »

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 940

de Universala Esperanto-Asocio Elstaran laboron lige kun la Muzeo "Casa di Dante" en Florenco jam de pluraj jaroj faras membro de la Internacia Patrona Komitato de UEA, Giuliano Turone. Post donaco de lia Danteska Biblioteko al la muzeo, oni nun studas teknikan retan ligon ene de la muzeo inter la enhavoj de la biblioteko kaj la priskriboj, komentoj kaj ilustraĵoj en la retejo Dante Poliglotta. La retejon eblas viziti per Esperanto aldone al la itala kaj la angla. Tiu iniciato celas profitigi la muzeajn vizitantojn (nuntempe tre malmultajn pro la pandemio), kiuj, vidante la ekspozicion de la bibliotekaj volumoj vitrine, scivolas pri ĝiaj enhavoj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 991

de Universala Esperanto-Asocio En 2022 okazos elekto de novaj gvidorganoj de UEA por la periodo 2022-2025. Parto de ĝi estos elekto de komitatanoj B por reprezenti la individuajn membrojn (IM) en la Komitato de UEA. Laŭ la Statuto (art-o n-ro 24) oni elektas unu komitatanon B por ĉiu komencita milo da IM. Laŭ la antaŭvidata nombro de IM oni elektos kvin komitatanojn B.

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO