Skip to main content

Ukrainio: Merkel kaj Hollande vizitas Kievon

La 5-an de februaro, por serĉi solvon de la konflikto en orienta Ukrainio, franca prezidento François Hollande kaj germana kancelierino Angela Merkel atingis Kievon por mallonga vizito en Ukrainio. Poste ili vizitis Rusion kaj renkontiĝis kun rusa prezidento Vladimir Putin.

Video »

Plejfreŝe

Brazilo: Kolapso en akvobaraĵo

Mineja baraĵo de Brumadinjo rompiĝis kaj okazigis katastrofon. Ĝia akvo elfluis kaj atingis la komunumon Vila-Ferteko en la tiulanda subŝtato Minas-Ĝerajso. Ĝis nun brazilaj aŭtoritatoj anoncis sep mortigitajn homojn kaj pli ol 200 malaperintojn. En novembro de 2015, simila tragedio okazis tiusubŝtate.

Argentino: Macri estas la nova prezidento

23/11/2015 | MONDO » La 22-an de novembro, laŭ rezulto de l' dua-raŭnda voĉdonado de l' tiulanda elektado, Mauricio Macri (Cambiemos) akiris 51,4% da voĉoj, dum lia rivalo Daniel Scioli (Frente para la Victoria) 48,6%. Tiamaniere, la nuna urbestro de Bonaero iĝos prezidento de Argentino ekde la venonta 10-a de decembro.

Brazilo: Nacia Tago de l' Nigra Konsciiĝo

20/11/2015 | KULTURO » La 20-an de novembro oni festas tiulande la tagon de l' Negreca Konsciiĝo.