Skip to main content

Tunizio: Manifestacio por postuli salajran altigon

02/11/2015 | MONDO » La 31-an de oktobro, centoj da manifestaciantoj kolektiĝis en Tunizo, la ĉefurbo tiulanda, por postuli salajran altigon. Tion fervore intertraktis UTICA, mastrara organizaĵo, kaj UGTT, la potenca sindikata centralo. Tiuj ambaŭ organizaĵoj kiuj hodiaŭ penas akordiĝi, partoprenis la "tunizan kvaropon", kiu ricevis la Nobel-Premion pri Paco pro "nacia dialogo".

La penemaj intertraktadoj komenciĝis antaŭ du monatoj. Kvankam ambaŭ organizaĵoj strebas konservi trankvilon kaj socian stabilecon, la laboristoj siaflanke, komencis malpacienciĝi. Ili ŝajne estas 1,5 miliono koncernataj de tiu salajra plialtigo. Kaj en tiu malgajaspekta kunteksto, ili postulas "sufiĉan altigon" kaj "salajron, kiu respektas ilian dignecon".

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 942

de Universala Esperanto-Asocio UEA kaj TEJO organizas flankan eventon kadre de la Junulara Forumo de Ekonomia kaj Socia Konsilio (EKOSOK) de UN, kiu dekjariĝas en 2021. La evento nomiĝas "Lingvaj rajtoj kaj la junularo: Defioj kaj Oportunoj" kaj okazos rete mardon, la 6-an de aprilo 2021 je la 16:00-17:30 UTC, per Zoom. Ĉiuj detaloj ĉe Eventa Servo, kie oni bonvenas indiki sian partoprenon.

Futbalo: Manchester United k-aŭ Liverpool

La teamo liverpula supervenkis la rivalon manĉestran per 3-0, dank' al goloj de Gerrard kaj Suárez. Tiamaniere, la dekunuopo estrata de Brendan Rodgers atingis la duan pozicion ĉe l' ĉampionado angla. Video »

Britio: Singapuro, la plej multekosta urbo de l' mondo

Laŭ studo fare de Economist Intelligence Unit, la azia urboŝtato atingis la unuan lokon ĉe l' tabelo de plejkaraj civitoj, kune kun Parizo, Oslo, Zuriko kaj Sidnejo. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO