Skip to main content

Brazilo: Finiĝis la karnavalo de Rio

Okazis en Rio-de-Ĵanejro inter la 13-a kaj 18-a de februaro la tiulanda karnavalo. Ĉiuj brazilanoj ekstravagance travivis la gajan kaj entuziasman semajnon. La mondfama evento konkursigas sambolernejojn en defilo ĉe sambejo.

Video »

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 964

de Universala Esperanto-Asocio Ĉiujare Unesko festas la Tagojn de la lingvoj angla, ĉina, portugala, rusa, romaa… Kiam ĝi festos la naskiĝtagon de Esperanto, kiu kiel internacia lingvo multe kontribuis al la mondaj kulturo, paco kaj komunikiĝo de la popoloj, deklarita kiel nacia nemateria kultura heredaĵo de Pollando kaj Kroatio, kaj uzata en Unesko-Kuriero kaj aliaj Unesko-eldonaĵoj? Fakte la vera naskiĝdato de Esperanto, t.e. la 26-a de julio, estas festata de nia komunumo jam 134 jarojn. Mankas tamen oficiala agnosko fare de Unesko. Tio estas delonga revo de multaj esperantistoj tra la mondo. La deklaro kredeble utilos al la disvastigo de kaj informado pri Esperanto. Ĝuste pro tio UEA intencas lanĉi kampanjon por konvinki Uneskon deklari la 26-an de julio kiel la "Internacian Tagon de Esperanto".

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 922

de Universala Esperanto-Asocio La Interkultura Novelo-Konkurso (INK) estis lanĉita de Akademio Literatura de Esperanto (ALE) la 20-an de septembro 2020 dum la Printempa Inaŭguro de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest' 2020), sub la aŭspicio de UEA . La lanĉo de la konkurso spekteblas ĉe la jutubkanalo UEAviva.

Futbalo: En la Olimpikstadiono de Kievo (Ukrainujo) Italujo supervenkis Anglujon perpunfrapade kaj iras en semifinalon de l' Eŭro 2012

25/06/2012 | SPORTO » La teamoj egaliĝis dum kaj la 90 minutoj kaj post la duono da horo de kromperiodo, tamen la bluaj ĉiam meritis venkon kiun finfine ricevis ili post la punfrapado.

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO