Skip to main content

Hungario: La prezidanto de la hungara parlamento estas nedezirata persono en Israelo

27/06/2012 | MONDO » The Jerusalem Post raportas ke la estro de Kneset nuligis la invitadon de László Kövér, estro de la hungara parlamento, ĉe rememoriga ceremonio de Raoul Wallenberg.

"Iu, kiu honoras faŝistojn, ne estas bonvena ĉe Wallenberg-rememorigo", diras Israelo.

Kövér partoprenis antaŭ kelkaj semajnoj oficialan feston honorigante hungaran faŝistan kunlaboranton József Nyírő, kiu fuĝis el Hungario post la Dua Mondmilito kaj kaŝis sin en Hispanio de Francisco Franco.

Video »

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 942

de Universala Esperanto-Asocio UEA kaj TEJO organizas flankan eventon kadre de la Junulara Forumo de Ekonomia kaj Socia Konsilio (EKOSOK) de UN, kiu dekjariĝas en 2021. La evento nomiĝas "Lingvaj rajtoj kaj la junularo: Defioj kaj Oportunoj" kaj okazos rete mardon, la 6-an de aprilo 2021 je la 16:00-17:30 UTC, per Zoom. Ĉiuj detaloj ĉe Eventa Servo, kie oni bonvenas indiki sian partoprenon.

Futbalo: Manchester United k-aŭ Liverpool

La teamo liverpula supervenkis la rivalon manĉestran per 3-0, dank' al goloj de Gerrard kaj Suárez. Tiamaniere, la dekunuopo estrata de Brendan Rodgers atingis la duan pozicion ĉe l' ĉampionado angla. Video »

Britio: Singapuro, la plej multekosta urbo de l' mondo

Laŭ studo fare de Economist Intelligence Unit, la azia urboŝtato atingis la unuan lokon ĉe l' tabelo de plejkaraj civitoj, kune kun Parizo, Oslo, Zuriko kaj Sidnejo. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO