Skip to main content

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 964


de Universala Esperanto-Asocio

Ĉiujare Unesko festas la Tagojn de la lingvoj angla, ĉina, portugala, rusa, romaa… Kiam ĝi festos la naskiĝtagon de Esperanto, kiu kiel internacia lingvo multe kontribuis al la mondaj kulturo, paco kaj komunikiĝo de la popoloj, deklarita kiel nacia nemateria kultura heredaĵo de Pollando kaj Kroatio, kaj uzata en Unesko-Kuriero kaj aliaj Unesko-eldonaĵoj? Fakte la vera naskiĝdato de Esperanto, t.e. la 26-a de julio, estas festata de nia komunumo jam 134 jarojn. Mankas tamen oficiala agnosko fare de Unesko. Tio estas delonga revo de multaj esperantistoj tra la mondo. La deklaro kredeble utilos al la disvastigo de kaj informado pri Esperanto. Ĝuste pro tio UEA intencas lanĉi kampanjon por konvinki Uneskon deklari la 26-an de julio kiel la "Internacian Tagon de Esperanto".

Plena artikolo »

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 872

de Universala Esperanto-Asocio La Estraro de UEA en marto 2020 renovigis la estraron de Institucio Hodler '68. En ĝi nun troviĝas: s-ino Ans Bakker-ten Hagen, Nederlando (prezidanto); s-ino Loes Demmendaal, Nederlando (sekretario); s-ro Bert de Wit, Nederlando; kaj s-ro Rakoen Maertens, Belgio. Ĉi tiu grupo pli facile kunsidos regule laŭbezone kaj ĉiuj povas trakti dokumentojn kaj en la nederlanda kaj en Esperanto.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 824

de Universala Esperanto-Asocio La stabo de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO invitas vin al la 51-a Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 30-an de novembro 2019, de la 10-a ĝis la 17-a horo en la CO de UEA kaj TEJO en Roterdamo ĉe Nieuwe Binnenweg 176. La evento estas registrita en Eventa Servo kaj en Facebook . Plena artikolo »

Teniso: Turniro de Rio-de-Ĵanejro 2014

En Brazilo , la hispana tenisisto Rafa Nadal supervenkis la ukrainan Alexandr Dolgopolov per 6-3 kaj 7-6, kaj iĝis ĉampiono de l' evento. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO