Skip to main content

Posts

Showing posts with the label Unesko

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 995

de Universala Esperanto-Asocio Universala Esperanto-Asocio, okaze de la Internacia Tago por Toleremo, la 16-an de novembro 2021, memorigas pri la celo de Unuiĝintaj Nacioj kaj UNESKO antaŭenigi interkompreniĝon inter kulturoj kaj popoloj. Tiu celo estas en la kerno de la Ĉarto de UN kaj de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, ĉar toleremo estas bazo por paco, plena observo de homaj rajtoj kaj daŭripova evoluigo por ĉiuj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 971

de Universala Esperanto-Asocio Okaze de la Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo, la 9-an de aŭgusto 2021, Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn, la Altan Komisionon de UN por Homaj Rajtoj, Uneskon kaj ĉiujn indiĝenajn popolojn tra la tuta mondo.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 964

de Universala Esperanto-Asocio Ĉiujare Unesko festas la Tagojn de la lingvoj angla, ĉina, portugala, rusa, romaa… Kiam ĝi festos la naskiĝtagon de Esperanto, kiu kiel internacia lingvo multe kontribuis al la mondaj kulturo, paco kaj komunikiĝo de la popoloj, deklarita kiel nacia nemateria kultura heredaĵo de Pollando kaj Kroatio, kaj uzata en Unesko-Kuriero kaj aliaj Unesko-eldonaĵoj? Fakte la vera naskiĝdato de Esperanto, t.e. la 26-a de julio, estas festata de nia komunumo jam 134 jarojn. Mankas tamen oficiala agnosko fare de Unesko. Tio estas delonga revo de multaj esperantistoj tra la mondo. La deklaro kredeble utilos al la disvastigo de kaj informado pri Esperanto. Ĝuste pro tio UEA intencas lanĉi kampanjon por konvinki Uneskon deklari la 26-an de julio kiel la "Internacian Tagon de Esperanto".

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 953

de Universala Esperanto-Asocio Universala Esperanto-Asocio (UEA) salutas Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo, la 21-an de majo 2021. La pandemio de KOVIM-19 forte kaj negative efikis sur la kulturan sektoron: aranĝoj nuligitaj, kulturaj organizoj fermitaj, komunumaj kulturaj praktikoj malebligitaj kaj aliaj defioj trafis la loĝantarojn per sociaj, ekonomiaj kaj politikaj damaĝoj ĉie.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 950

de Universala Esperanto-Asocio La 3-an de majo, demandite de la 2-a Vicprezidanto de UEA, Trezoro Huang Yinbao, la respondeculo ĉe Unesko pri la enketo "Futuroj de Edukado", S-ino S. Magalage, respondis jene, kopie al la komisiito de UEA pri Konsciigo, Renato Corsetti, mem la iniciatinto kaj tradukinto de la enketo en Esperanton.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 943

de Universala Esperanto-Asocio La ĉefa celo de Unesko estas kontribui al paco kaj sekureco en la mondo per kunlaborado inter nacioj per edukado, scienco, kulturo kaj komunikado. Per tio oni antaŭenigas universalan respekton al justeco, al la regado de leĝo kaj al homaj rajtoj, fundamentaj liberecoj kaj toleremo, kiuj estas konfirmitaj por la popoloj de la mondo, sendepende de raso, sekso, lingvo, aŭ religio, laŭ la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj. Unesko ankaŭ kontribuas al daŭripova disvolviĝo kaj protektado de endanĝerigitaj lingvoj. Por evoluigi la realigon de la celoj, ekde 1971 ĝis 2015, Unesko trifoje publikigis serion de Tutmondaj Raportoj pri Edukado kaj planas publikigi la novan raporton "Futuroj de Edukado: Lerni fariĝi" ("Futures of Education: Learning to Become") en novembro 2021.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 933

de Universala Esperanto-Asocio Ĉiujare UEA organizas agadon ĉirkaŭ la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, la 21-a de februaro. Ĉi-jare la agado de esperantistoj lige kun UEA estis aparte sukcesa. UEA mesaĝis pri la Tago jam la 5-an de februaro, du semajnojn pli frue ol la koncerna dato, kio ebligis al kunlaborantoj traduki kaj dissendi la mesaĝon per diversaj kanaloj, aldone al la versioj en la angla kaj en la franca, kiujn UEA formale sendas al UN kaj Unesko pere de sia oficejo en Novjorko. Ĉefa aganto por tio estas Humphrey Tonkin, komisiito de UEA pri Rilatoj kun UN kaj Honora Prezidanto de la Asocio, kunlabore kun la grupo Esperanto por UN. Tre speciala atingo estis tio, ke la versioj kaj originalo en Esperanto aperis en anglalingva novaĵletero de la Departamento de Monda Komunikado.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 929

de Universala Esperanto-Asocio Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, 21 februaro 2021.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 896

de Universala Esperanto-Asocio Antaŭ UK 2017, Unesko, kunlabore kun UEA, publikigis Unesko-Kurieron en Esperanto. La lanĉo de la Kuriero reciproke proksimigis la rilatojn inter Unesko kaj UEA, interesigis esperantistojn pri Unesko kaj Uneskon pri Esperanto. Por evoluigi la Esperanto-uzadon ĉe Unesko mem, laŭ iniciato de Trezoro Huang Yinbao, UEA lanĉis en aprilo 2018 strategian planon por disvastigi la idealojn kaj la valorojn de Unesko per Esperanto. La projekto pli vidigis la valoron de Esperanto al Unesko kaj pliigis ĝian intereson kaj favoron al Esperanto. Aprile de 2019, Trezoro, la nuna dua vicprezidanto de UEA, raportante al Unesko, ke pli da esperantistoj, kiuj ne konas UN-lingvojn, esperas koni Unesko-n per Esperanto, proponis, ke Unesko eldonu "De ideoj al agoj: 70 jaroj de Unesko en Esperanto".

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 858

de Universala Esperanto-Asocio En la retejo de ILEI vi trovas la kompletan programon, inkluzive la leteron, kiu iru al decidantoj pri edukado je ĉiu nivelo (urba, provinca, kantona, ŝtata): lernejestroj, instruistoj, lingvoinstruistoj, gazetoj por instruistoj, sindikatoj por instruistoj, lertigejoj por instruistoj, universitatoj, lingvocentroj, aŭtoroj de lernolibroj, eldonistoj de lernolibroj, institutoj, kiuj okupiĝas pri edukado, plurlingvismo k.s.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 852

de Universala Esperanto-Asocio Universala Esperanto-Asocio salutas la virinojn de la mondo, precipe la anojn de la Esperanto-komunumo, okaze de Internacia Virina Tago 2020. Parolantoj de la Internacia Lingvo Esperanto, same virinoj kiel viroj, troviĝas en ĉiu angulo de la mondo. En sia rolo kiel internacia lingvo laboranta por rekta kaj nefiltrita dialogo inter la civitanoj de la mondo, Esperanto unike situas por ĉie helpi virinojn interkomunikiĝi trans la bariloj de distanco kaj lingvo, interŝanĝi vidpunktojn kaj ideojn kaj organizi sin ĉiuloke por agado subtene al virinoj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 849

de Universala Esperanto-Asocio Unuiĝintaj Nacioj kaj ties membraj ŝtatoj alvokis al atingo de bonkvalita edukado por ĉiuj kiel la kvara el deksep Celoj por Daŭripova Evoluigo atingendaj ĝis la jaro 2030.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 843

de Universala Esperanto-Asocio Universala Esperanto-Asocio (UEA), kune kun la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), gratulas Unuiĝintajn Naciojn kaj Unesko-n pri ties progreso, kunlabore kun ties Membro Ŝtatoj kaj kun neregistaraj organizoj kaj la civila socio, en plivastigo kaj en altigo de la kvalito de edukado tutmonde. La kvara Celo por Daŭripova Evoluigo alvokas al altkvalita edukado por ĉiuj personoj, surbaze de universala infana, elementa kaj meza edukado, kaj egaleca aliro al supera edukado. Ĝi alvokas al plibonigo de laborkapablo, seksa egaleco, universala leg- kaj skrib-kapablo (ankaŭ inter plenaĝuloj) kaj edukado por daŭripova evoluigo kaj tutmonda civitaneco.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 836

de Universala Esperanto-Asocio La 40-a sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko okazis en Parizo de la 12-a ĝis la 27-a de novembro. UEA estas neregistara organizo (NRO) en rilatoj kun Unesko de 1954 kaj tie havis siajn reprezentantojn sed ankaŭ ILEI kaj TEJO estis akceptitaj kiel observantoj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 832

de Universala Esperanto-Asocio La julio-septembra numero de Unesko-Kuriero estis publikigita okaze de la Pinta Kunveno de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Agado (la 23-an de septembro 2019) kaj de la 25-a sesio de la Konferenco de la Partioj pri Klimata Ŝanĝo en Santiago, Ĉilio. Ĝi estas elŝutebla ĉe Unesko-retejo .

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 820

de Universala Esperanto-Asocio La 19-an de septembro 2020 (post unu jaro) Unesko okazigos festivalon por la paco en Toloso (Hispanio). La laborlingvoj de tiu ĉi festivalo estas la franca, la angla, la hispana kaj Esperanto. La festivalo konsistos grandparte el filmetoj de kiel eble plej da korusoj tra la mondo kantantaj por la paco en plej diversaj lingvoj, sed la tekstoj de la kantoj devos esti tradukitaj al unu el la kvar laborlingvoj: franca, angla, hispana aŭ Esperanto. Plena artikolo »

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 811

de Universala Esperanto-Asocio La aprila-junia numero de Unesko-Kuriero estas publikigita de UEA kunlabore kun Unesko. La bita versio estas elŝutebla ĉe la retejoj de Unesko, UEA kaj Unesko-Kuriero . La papera versio haveblas ĉe la Libroservoj de UEA kaj de la 104-a UK. La sona versio estas elŝutebla ĉe la retejo de Unesko-Kuriero . Dum la 104-a UK en Lahtio, Finnlando, UEA donacos ekzemplerojn de la numero al reprezentantoj de ĉiuj landaj kaj fakaj asocioj por ke ili vaste vidigu ĝin al la publiko. Plena artikolo »

Esperantujo: Propono prifesti la Zamenhof-datrevenon progresas ĉe Unesko

09/10/2015 | ESPERANTO » Komence de ĉi tiu jaro Pollando proponis al Unesko , ke ĝia Ĝenerala Konferenco envicigu la 100-an datrevenon de la morto de L.L. Zamenhof (1859-1917) inter tiujn, kies prifestadon la Scienca, Eduka kaj Kultura Organizaĵo de UN aŭspicios en la periodo 2016-2017. La pola propono ricevis apogon de Germanio kaj Slovakio .

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO