Skip to main content

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 896


de Universala Esperanto-Asocio

Antaŭ UK 2017, Unesko, kunlabore kun UEA, publikigis Unesko-Kurieron en Esperanto. La lanĉo de la Kuriero reciproke proksimigis la rilatojn inter Unesko kaj UEA, interesigis esperantistojn pri Unesko kaj Uneskon pri Esperanto. Por evoluigi la Esperanto-uzadon ĉe Unesko mem, laŭ iniciato de Trezoro Huang Yinbao, UEA lanĉis en aprilo 2018 strategian planon por disvastigi la idealojn kaj la valorojn de Unesko per Esperanto. La projekto pli vidigis la valoron de Esperanto al Unesko kaj pliigis ĝian intereson kaj favoron al Esperanto. Aprile de 2019, Trezoro, la nuna dua vicprezidanto de UEA, raportante al Unesko, ke pli da esperantistoj, kiuj ne konas UN-lingvojn, esperas koni Unesko-n per Esperanto, proponis, ke Unesko eldonu "De ideoj al agoj: 70 jaroj de Unesko en Esperanto".

Plena artikolo »

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 872

de Universala Esperanto-Asocio La Estraro de UEA en marto 2020 renovigis la estraron de Institucio Hodler '68. En ĝi nun troviĝas: s-ino Ans Bakker-ten Hagen, Nederlando (prezidanto); s-ino Loes Demmendaal, Nederlando (sekretario); s-ro Bert de Wit, Nederlando; kaj s-ro Rakoen Maertens, Belgio. Ĉi tiu grupo pli facile kunsidos regule laŭbezone kaj ĉiuj povas trakti dokumentojn kaj en la nederlanda kaj en Esperanto.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 824

de Universala Esperanto-Asocio La stabo de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO invitas vin al la 51-a Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 30-an de novembro 2019, de la 10-a ĝis la 17-a horo en la CO de UEA kaj TEJO en Roterdamo ĉe Nieuwe Binnenweg 176. La evento estas registrita en Eventa Servo kaj en Facebook . Plena artikolo »

Teniso: Turniro de Rio-de-Ĵanejro 2014

En Brazilo , la hispana tenisisto Rafa Nadal supervenkis la ukrainan Alexandr Dolgopolov per 6-3 kaj 7-6, kaj iĝis ĉampiono de l' evento. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO