Skip to main content

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 933


de Universala Esperanto-Asocio

Ĉiujare UEA organizas agadon ĉirkaŭ la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, la 21-a de februaro. Ĉi-jare la agado de esperantistoj lige kun UEA estis aparte sukcesa. UEA mesaĝis pri la Tago jam la 5-an de februaro, du semajnojn pli frue ol la koncerna dato, kio ebligis al kunlaborantoj traduki kaj dissendi la mesaĝon per diversaj kanaloj, aldone al la versioj en la angla kaj en la franca, kiujn UEA formale sendas al UN kaj Unesko pere de sia oficejo en Novjorko. Ĉefa aganto por tio estas Humphrey Tonkin, komisiito de UEA pri Rilatoj kun UN kaj Honora Prezidanto de la Asocio, kunlabore kun la grupo Esperanto por UN. Tre speciala atingo estis tio, ke la versioj kaj originalo en Esperanto aperis en anglalingva novaĵletero de la Departamento de Monda Komunikado.

Plena artikolo »

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 872

de Universala Esperanto-Asocio La Estraro de UEA en marto 2020 renovigis la estraron de Institucio Hodler '68. En ĝi nun troviĝas: s-ino Ans Bakker-ten Hagen, Nederlando (prezidanto); s-ino Loes Demmendaal, Nederlando (sekretario); s-ro Bert de Wit, Nederlando; kaj s-ro Rakoen Maertens, Belgio. Ĉi tiu grupo pli facile kunsidos regule laŭbezone kaj ĉiuj povas trakti dokumentojn kaj en la nederlanda kaj en Esperanto.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 824

de Universala Esperanto-Asocio La stabo de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO invitas vin al la 51-a Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 30-an de novembro 2019, de la 10-a ĝis la 17-a horo en la CO de UEA kaj TEJO en Roterdamo ĉe Nieuwe Binnenweg 176. La evento estas registrita en Eventa Servo kaj en Facebook . Plena artikolo »

Teniso: Turniro de Rio-de-Ĵanejro 2014

En Brazilo , la hispana tenisisto Rafa Nadal supervenkis la ukrainan Alexandr Dolgopolov per 6-3 kaj 7-6, kaj iĝis ĉampiono de l' evento. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO