Skip to main content

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 884


de Universala Esperanto-Asocio

En la 20-a de majo UEA oficiale anoncis la realigon de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest' 2020) kaj la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK). MondaFest' 2020 okazos inter la 20-a de junio kaj la 20-a de septembro 2020, dum la VK okazos inter la 1-a kaj 8-a de aŭgusto 2020, kadre de ĝi. Aldone al tio, ni kun ĝojo informas, ke jam multe da partneroj aliĝis al la ideo de MondaFest' 2020 kaj anoncas siajn eventojn kadre de ĝi. La konstante ĝisdatigata programo troviĝas ĉe EventaServo.org. Kontrolu kaj rezervu la datojn. Detalojn vi trovas en la apartaj paĝoj de ĉiu evento ĉe Eventa Servo.

Plena artikolo »

Plejfreŝe

Francio: La Konstanta Tribunalo de Popoloj enketas pri nova flughaveno

17/07/2015 | MONDO » "La lukto varmiĝu, ne la klimato!", tio estis la agadvorto de la somera kolektiĝo organizita en Nia Sinjorino de Landeo la 11-an kaj 12-an de julio fare de l' kunordigaĵo de la opoziciuloj al la projekto de flughaveno tiukomunuma.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 876

de Universala Esperanto-Asocio Okaze de la Tago de Afriko, formale la Tago de Liberigo de Afriko, la 25-an de majo, Universala Esperanto-Asocio varme salutas, pere de sia Afrika Komisiono kaj de la estrarano de UEA pri Afriko, Jérémie Sabiyumva, ĉiujn afrikajn amikojn kaj ĉiujn bonvolemajn homojn en la mondo.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 1.005

de Universala Esperanto-Asocio La 107-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto okazos de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2022 en Montrealo, Kanado, sub la temo " Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj ". La plej favorpreza aliĝperiodo iras ĝis la 31-an de decembro 2021. UEA kaj la Loka Kongresa Komitato (LKK) speciale invitas aliĝi per la reta aliĝilo.

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO