Skip to main content

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 920


de Universala Esperanto-Asocio

La 106-a Universala Kongreso (UK), kiu okazos en Belfasto, Nord-Irlando, de la 17-a ĝis la 24-a de julio 2021, havos kiel temon “Paco kaj konfido: universalaj valoroj”. Surbaze de la UN-temo por 2021, deklarita la Internacia Jaro de Paco kaj Konfido, la kongresa temo ligiĝas al la specifaj realoj de la kongreslando, tiel ke la Esperanto-komunumo povos pridiskuti la universalecon de tiuj valoroj kaj la kontribuon de Esperanto al reciproka interkompreno, kio mem troviĝas ĉe la bazo de paco kaj ajna konfido.

Plena artikolo »

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 942

de Universala Esperanto-Asocio UEA kaj TEJO organizas flankan eventon kadre de la Junulara Forumo de Ekonomia kaj Socia Konsilio (EKOSOK) de UN, kiu dekjariĝas en 2021. La evento nomiĝas "Lingvaj rajtoj kaj la junularo: Defioj kaj Oportunoj" kaj okazos rete mardon, la 6-an de aprilo 2021 je la 16:00-17:30 UTC, per Zoom. Ĉiuj detaloj ĉe Eventa Servo, kie oni bonvenas indiki sian partoprenon.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 922

de Universala Esperanto-Asocio La Interkultura Novelo-Konkurso (INK) estis lanĉita de Akademio Literatura de Esperanto (ALE) la 20-an de septembro 2020 dum la Printempa Inaŭguro de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest' 2020), sub la aŭspicio de UEA . La lanĉo de la konkurso spekteblas ĉe la jutubkanalo UEAviva.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 934

de Universala Esperanto-Asocio Okaze de la Interkultura Novelo-Konkurso (INK), UEAviva – la kanalo de UEA ĉe YouTube – elsendos la 13-an de marto je 15:00 UTC la panelon "KOVIM-19, kiel ĝi ŝanĝis nin?". Dum la panelo la Esperantistoj kaj sciencistoj José Antonio Vergara, Margaret Zaleski-Zamenhof kaj Amri Wandel diskutos pri la pandemio kaj ĝia influo en nia tutmonda socio, de la scienca kaj persona vidpunkto. Nicola Ruggiero, sekretario de INK, prezentos la konkurson, ĝian prezidanton François Lorrain kaj ĝiajn ĵurianojn, kaj respondos al la demandoj de la spektantoj. Paulo Sergio Viana legos novelon, kiu havas la pandemion kiel temon. Chelsea Moses kaj Marisol Soriano partoprenos la panelon kiel Esperantistoj, kiuj lernis la lingvon dum la lasta jaro pro la socia izoliĝo. Oni povos spekti la panelon per UEAviva aŭ rekte per Zoom.

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO