Skip to main content

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 886


de Universala Esperanto-Asocio

En la pasinta semajno la Komitato de UEA rete aprobis kunlaboran kontrakton inter Teamanta Esperantista Organizo (TEO) kaj Universala Esperanto-Asocio (UEA). En la voĉdonado 47 komitatanoj sin esprimis, el kiuj 43 aprobis la kunlaboran kontrakton.

Plena artikolo »

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 934

de Universala Esperanto-Asocio Okaze de la Interkultura Novelo-Konkurso (INK), UEAviva – la kanalo de UEA ĉe YouTube – elsendos la 13-an de marto je 15:00 UTC la panelon "KOVIM-19, kiel ĝi ŝanĝis nin?". Dum la panelo la Esperantistoj kaj sciencistoj José Antonio Vergara, Margaret Zaleski-Zamenhof kaj Amri Wandel diskutos pri la pandemio kaj ĝia influo en nia tutmonda socio, de la scienca kaj persona vidpunkto. Nicola Ruggiero, sekretario de INK, prezentos la konkurson, ĝian prezidanton François Lorrain kaj ĝiajn ĵurianojn, kaj respondos al la demandoj de la spektantoj. Paulo Sergio Viana legos novelon, kiu havas la pandemion kiel temon. Chelsea Moses kaj Marisol Soriano partoprenos la panelon kiel Esperantistoj, kiuj lernis la lingvon dum la lasta jaro pro la socia izoliĝo. Oni povos spekti la panelon per UEAviva aŭ rekte per Zoom.

Esperantujo: TEJO-aktuale n-ro 463

de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo Esperantistoj el la tuta mondo rakontas pri la situacio en siaj landoj rilate al la kronviruso – KOVIM-19. Plena artikolo »

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 933

de Universala Esperanto-Asocio Ĉiujare UEA organizas agadon ĉirkaŭ la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, la 21-a de februaro. Ĉi-jare la agado de esperantistoj lige kun UEA estis aparte sukcesa. UEA mesaĝis pri la Tago jam la 5-an de februaro, du semajnojn pli frue ol la koncerna dato, kio ebligis al kunlaborantoj traduki kaj dissendi la mesaĝon per diversaj kanaloj, aldone al la versioj en la angla kaj en la franca, kiujn UEA formale sendas al UN kaj Unesko pere de sia oficejo en Novjorko. Ĉefa aganto por tio estas Humphrey Tonkin, komisiito de UEA pri Rilatoj kun UN kaj Honora Prezidanto de la Asocio, kunlabore kun la grupo Esperanto por UN. Tre speciala atingo estis tio, ke la versioj kaj originalo en Esperanto aperis en anglalingva novaĵletero de la Departamento de Monda Komunikado.

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO