Skip to main content

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 903


de Universala Esperanto-Asocio

Dimanĉe la 6-an de julio, kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest' 2020), en bunta kaj elstare kunmetita virtuala festo-ceremonio, la Komisiono pri Belartaj Konkursoj de UEA diskonigis la rezultojn ĉijarajn. Miguel Gutiérrez Adúriz, Sekretario de la Belartaj Konkursoj bonvenigis la spektantojn kaj anoncis, ke la konkurson partoprenis 151 verkoj el Afriko, Azio, Eŭropo kaj Ameriko. La prezidanto de la Belartaj Konkursoj, Miguel Fernández en malferma parolado anoncis la baldaŭan aperon de Antologio de Mikronoveloj partoprenintaj en la Belartaj Konkursoj, kiuj fariĝas 70-jaraj en 2020. Omaĝe al ĵus forpasinta poetino Júlia Sigmond li deklamis ŝian poemon Doloro. La tutan ceremonion eblas re-spekti en la kanalo de UEA en Jutubo, UEAviva.

Plena artikolo »

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 832

de Universala Esperanto-Asocio La julio-septembra numero de Unesko-Kuriero estis publikigita okaze de la Pinta Kunveno de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Agado (la 23-an de septembro 2019) kaj de la 25-a sesio de la Konferenco de la Partioj pri Klimata Ŝanĝo en Santiago, Ĉilio. Ĝi estas elŝutebla ĉe Unesko-retejo .

Usono: Milita subteno al Ukrainio

13/03/2015 | MONDO » La 11-an de marto, la Blanka Domo anoncis, ke konsiderante la streĉan situacion en orienta Ukrainio, Usono decidis pliigi militan helpon al tiu lando kaj plenumi novan sankcion kontraŭ Rusio. Video »

Norvegio: Norda brilo filmitas

31/12/2014 | MONDO » La 29-an de decembro, en Tromso, oni kaptis momenton kiam videblis polusa lumo. Tiu fenomeno ekestas kie partikloj de l' suna vento povas - ne ŝirmitaj de l' tera magnetkampo - eniri la teran atmosferon kaj kolizii tie kun partikloj. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO