Skip to main content

Futbalo: Manchester United k-aŭ Liverpool

La teamo liverpula supervenkis la rivalon manĉestran per 3-0, dank' al goloj de Gerrard kaj Suárez. Tiamaniere, la dekunuopo estrata de Brendan Rodgers atingis la duan pozicion ĉe l' ĉampionado angla.

Video »

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 964

de Universala Esperanto-Asocio Ĉiujare Unesko festas la Tagojn de la lingvoj angla, ĉina, portugala, rusa, romaa… Kiam ĝi festos la naskiĝtagon de Esperanto, kiu kiel internacia lingvo multe kontribuis al la mondaj kulturo, paco kaj komunikiĝo de la popoloj, deklarita kiel nacia nemateria kultura heredaĵo de Pollando kaj Kroatio, kaj uzata en Unesko-Kuriero kaj aliaj Unesko-eldonaĵoj? Fakte la vera naskiĝdato de Esperanto, t.e. la 26-a de julio, estas festata de nia komunumo jam 134 jarojn. Mankas tamen oficiala agnosko fare de Unesko. Tio estas delonga revo de multaj esperantistoj tra la mondo. La deklaro kredeble utilos al la disvastigo de kaj informado pri Esperanto. Ĝuste pro tio UEA intencas lanĉi kampanjon por konvinki Uneskon deklari la 26-an de julio kiel la "Internacian Tagon de Esperanto".

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 942

de Universala Esperanto-Asocio UEA kaj TEJO organizas flankan eventon kadre de la Junulara Forumo de Ekonomia kaj Socia Konsilio (EKOSOK) de UN, kiu dekjariĝas en 2021. La evento nomiĝas "Lingvaj rajtoj kaj la junularo: Defioj kaj Oportunoj" kaj okazos rete mardon, la 6-an de aprilo 2021 je la 16:00-17:30 UTC, per Zoom. Ĉiuj detaloj ĉe Eventa Servo, kie oni bonvenas indiki sian partoprenon.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 922

de Universala Esperanto-Asocio La Interkultura Novelo-Konkurso (INK) estis lanĉita de Akademio Literatura de Esperanto (ALE) la 20-an de septembro 2020 dum la Printempa Inaŭguro de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest' 2020), sub la aŭspicio de UEA . La lanĉo de la konkurso spekteblas ĉe la jutubkanalo UEAviva.

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO