Skip to main content

Esperantujo: Speciala numero de la revuo INDECS dediĉita al Esperanto

18/09/2015 | ESPERANTO » "The Phenomenon of Esperanto" estas la titolo de speciala numero de la revuo INDECS: Interdisciplinary Description of Complex Systems (Interdisciplina priskribado de kompleksaj sistemoj) lastatempe eldonita en Kroatio. La kolekto, sub redakto de P-ro Humphrey Tonkin kaj D-ino Veronika Poór, estas la dua numero de volumo 13 de INDECS (2015). La kolekto estas anglalingva kun resumoj en la kroata lingvo, kaj estas direktita ĉefe al fakuloj ekster la Esperanto-movado.

INDECS estas eldonata en Zagrebo de la Kroata Interdisciplina Societo kun subteno de la Kroata Ministerio pri Scienco, Edukado kaj Sporto.

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 942

de Universala Esperanto-Asocio UEA kaj TEJO organizas flankan eventon kadre de la Junulara Forumo de Ekonomia kaj Socia Konsilio (EKOSOK) de UN, kiu dekjariĝas en 2021. La evento nomiĝas "Lingvaj rajtoj kaj la junularo: Defioj kaj Oportunoj" kaj okazos rete mardon, la 6-an de aprilo 2021 je la 16:00-17:30 UTC, per Zoom. Ĉiuj detaloj ĉe Eventa Servo, kie oni bonvenas indiki sian partoprenon.

Futbalo: Manchester United k-aŭ Liverpool

La teamo liverpula supervenkis la rivalon manĉestran per 3-0, dank' al goloj de Gerrard kaj Suárez. Tiamaniere, la dekunuopo estrata de Brendan Rodgers atingis la duan pozicion ĉe l' ĉampionado angla. Video »

Britio: Singapuro, la plej multekosta urbo de l' mondo

Laŭ studo fare de Economist Intelligence Unit, la azia urboŝtato atingis la unuan lokon ĉe l' tabelo de plejkaraj civitoj, kune kun Parizo, Oslo, Zuriko kaj Sidnejo. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO