Skip to main content

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 1.007


de Universala Esperanto-Asocio

Unueco, espero, amikeco: jen vortoj, kiuj bone difinas la laboron de UEA kaj per kiuj la Asocio sincere bondeziras al ĉiuj homoj. La laboro de UEA baziĝas sur la verko de L.L. Zamenhof, sur la pensoj de Hector Hodler kaj sur la internacia kunlaboro de landaj kaj fakaj asocioj de esperantistoj. UEA estas nenio, krom ĉiuj el siaj membroj, kies kolektivo kapablas kun espero kaj obstino evoluigi la laboron por Esperanto. Kaj al tiu laborado rekte aŭ nerekte ligiĝas ĉiuj esperantistoj en la mondo. En 2022 UEA en unueco daŭre restos la reto, kiu kunligas tiom da espero, kaj la tegmento, kiu gastigas tiom da amikeco, kiel ĉeforganizaĵo de Esperanto en nia planedo.

Plena artikolo »

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 937

de Universala Esperanto-Asocio Lastnovembre UEA alvokis al partopreno en la 72-a okazigo de la Belartaj Konkursoj de UEA, en 2021. Ĉiuj detaloj pri partopren-reguloj kaj premioj troveblas en la Gazetara Komuniko N-ro 915 .

Esperantujo: TEJO-aktuale n-ro 462

de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo La 76-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Someren, Nederlando, de la 11-a ĝis la 18-a de julio 2020. Plena artikolo »

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 985

de Universala Esperanto-Asocio Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kunlabore kun la familio La Torre anoncas konkurson pri esplorlaboro en unu el la kampoj, en kiuj laboris la karmemora prezidanto de ILEI, Profesoro Mauro La Torre (1946-2010). En 2011 la Komitato de ILEI elektis profesoron Mauro La Torre honora membro de ILEI.

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO