Skip to main content

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 979


de Universala Esperanto-Asocio

La virtuala kongresejo gastigas la 2-an Virtualan Kongreson de Esperanto (VK) ĝis dimanĉo, la 19-a de septembro 2021. Do ĉiujn spektaĵojn de la VK eblas daŭre ĝui per la platformo ĝis tiu dato. Individuaj membroj (IM) de UEA, kiuj ankoraŭ ne aliĝis al VK, povas tion fari senpage per la VK-aliĝilo (kaj neĝisdataj IM-oj povas samtempe aliĝi al UEA kaj al VK): vk.esperanto.net. Ĝis nun 1.852 personoj el 106 landoj (aŭ teritorioj) aliĝis. Por marki la fermon de la virtuala kongresejo UEA elektis du gravajn okazaĵojn: la premian feston de la Belartaj Konkursoj (BK) de UEA 2021 (spekteblos ekde la 14h00 UTC) kaj la Tagon de Veteranoj (ekde la 16:00 UTC). La programeroj ankaŭ spekteblos pere de UEAviva.

Plena artikolo »

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 872

de Universala Esperanto-Asocio La Estraro de UEA en marto 2020 renovigis la estraron de Institucio Hodler '68. En ĝi nun troviĝas: s-ino Ans Bakker-ten Hagen, Nederlando (prezidanto); s-ino Loes Demmendaal, Nederlando (sekretario); s-ro Bert de Wit, Nederlando; kaj s-ro Rakoen Maertens, Belgio. Ĉi tiu grupo pli facile kunsidos regule laŭbezone kaj ĉiuj povas trakti dokumentojn kaj en la nederlanda kaj en Esperanto.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 824

de Universala Esperanto-Asocio La stabo de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO invitas vin al la 51-a Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 30-an de novembro 2019, de la 10-a ĝis la 17-a horo en la CO de UEA kaj TEJO en Roterdamo ĉe Nieuwe Binnenweg 176. La evento estas registrita en Eventa Servo kaj en Facebook . Plena artikolo »

Teniso: Turniro de Rio-de-Ĵanejro 2014

En Brazilo , la hispana tenisisto Rafa Nadal supervenkis la ukrainan Alexandr Dolgopolov per 6-3 kaj 7-6, kaj iĝis ĉampiono de l' evento. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO