Skip to main content

Islando: Okazanta revolucio kiun neniu priparolas

En la lastaj jaroj Islando travivis gravajn politikajn spertojn por elveni el la krizo, ribelante kontraŭ la banka sistemo. Tamen ili estas tute ignorataj de la ĉefaj amaskomunikiloj.

La islanda krizo komenciĝas en 2008 sekve de la naciigo de la ĉefaj bankoj de la lando. La mono perdas valoron kaj la lando falas en bankroton.

La sekvontan jaron, post multenombraj civitanaj protestoj, la popolo obtenas la antaŭtempan baloton dank' al la demisio de la Ĉefministro.

Pere de unu leĝo, oni proponas repagi la nacian ŝuldon al Britio kaj Nederlando per la pago de 3,5 miliardoj da eŭroj, sumo, kiun devos pagi ĉiuj islandaj familioj ĉiumonate dum la venontaj 15 jaroj kun interezo de 5,5%.

Sed en 2010 la popolo denove protestas kaj volas, ke tiu ĉi leĝpropono estu referendumata kaj la Prezidanto sin trovas devigita akcepti la peton. La referendumo disvolviĝas kaj la opcio pri la nepagado de la ŝuldo ricevas 93% el la voĉdonoj.

Sekve de tio, la registaro komencas jure puni la kulpulojn de la krizo: estas arestoj de bankistoj kaj de altaj ekzekutivoj. En tiu ĉi kriza kunteksto, en 2011 oni decidas redakti novan Konstitucion kaj oni turniĝas al la suverena popolo: estas elektataj 25 civitanoj sen politika aparteno por labori en la konstitucia asembleo.

La Konstitucio devos esti aprobita de la Parlamento kaj de la popolo pere de referendumo post la venonta prezidanta baloto.

Video »

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 942

de Universala Esperanto-Asocio UEA kaj TEJO organizas flankan eventon kadre de la Junulara Forumo de Ekonomia kaj Socia Konsilio (EKOSOK) de UN, kiu dekjariĝas en 2021. La evento nomiĝas "Lingvaj rajtoj kaj la junularo: Defioj kaj Oportunoj" kaj okazos rete mardon, la 6-an de aprilo 2021 je la 16:00-17:30 UTC, per Zoom. Ĉiuj detaloj ĉe Eventa Servo, kie oni bonvenas indiki sian partoprenon.

Futbalo: Manchester United k-aŭ Liverpool

La teamo liverpula supervenkis la rivalon manĉestran per 3-0, dank' al goloj de Gerrard kaj Suárez. Tiamaniere, la dekunuopo estrata de Brendan Rodgers atingis la duan pozicion ĉe l' ĉampionado angla. Video »

Britio: Singapuro, la plej multekosta urbo de l' mondo

Laŭ studo fare de Economist Intelligence Unit, la azia urboŝtato atingis la unuan lokon ĉe l' tabelo de plejkaraj civitoj, kune kun Parizo, Oslo, Zuriko kaj Sidnejo. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO