Skip to main content

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 934


de Universala Esperanto-Asocio

Okaze de la Interkultura Novelo-Konkurso (INK), UEAviva – la kanalo de UEA ĉe YouTube – elsendos la 13-an de marto je 15:00 UTC la panelon "KOVIM-19, kiel ĝi ŝanĝis nin?". Dum la panelo la Esperantistoj kaj sciencistoj José Antonio Vergara, Margaret Zaleski-Zamenhof kaj Amri Wandel diskutos pri la pandemio kaj ĝia influo en nia tutmonda socio, de la scienca kaj persona vidpunkto. Nicola Ruggiero, sekretario de INK, prezentos la konkurson, ĝian prezidanton François Lorrain kaj ĝiajn ĵurianojn, kaj respondos al la demandoj de la spektantoj. Paulo Sergio Viana legos novelon, kiu havas la pandemion kiel temon. Chelsea Moses kaj Marisol Soriano partoprenos la panelon kiel Esperantistoj, kiuj lernis la lingvon dum la lasta jaro pro la socia izoliĝo. Oni povos spekti la panelon per UEAviva aŭ rekte per Zoom.

Plena artikolo »

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 942

de Universala Esperanto-Asocio UEA kaj TEJO organizas flankan eventon kadre de la Junulara Forumo de Ekonomia kaj Socia Konsilio (EKOSOK) de UN, kiu dekjariĝas en 2021. La evento nomiĝas "Lingvaj rajtoj kaj la junularo: Defioj kaj Oportunoj" kaj okazos rete mardon, la 6-an de aprilo 2021 je la 16:00-17:30 UTC, per Zoom. Ĉiuj detaloj ĉe Eventa Servo, kie oni bonvenas indiki sian partoprenon.

Futbalo: Manchester United k-aŭ Liverpool

La teamo liverpula supervenkis la rivalon manĉestran per 3-0, dank' al goloj de Gerrard kaj Suárez. Tiamaniere, la dekunuopo estrata de Brendan Rodgers atingis la duan pozicion ĉe l' ĉampionado angla. Video »

Britio: Singapuro, la plej multekosta urbo de l' mondo

Laŭ studo fare de Economist Intelligence Unit, la azia urboŝtato atingis la unuan lokon ĉe l' tabelo de plejkaraj civitoj, kune kun Parizo, Oslo, Zuriko kaj Sidnejo. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO