Skip to main content

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 833


de Universala Esperanto-Asocio

En epoko kiam la mondo alfrontas defiojn pli grandajn ol iam ajn antaŭe, kaj kiam demandoj kiel ekzemple klimatŝanĝiĝo kaj nuklea milito prezentas ekzistominacojn ne nur al la homaro sed eĉ al la planedo, toleremo estas hodiaŭ pli grava ol iam en pasinteco. Nur per transpontado de niaj diferencoj ni povos kontraŭstari la problemojn kiuj ĉirkaŭas nin. Sed, bedaŭrinde, ne ekzistas lando en la mondo kiu ne spertas maltoleremon en unu formo aŭ alia - pri raso, religio, genro kaj multaj aliaj diferencoj, kiuj devus fortigi nin per diverseco, sed tro ofte rolas por malfortigi nian decidemon kaj dislogi nin for de la esencaj defioj kiuj ĉirkaŭas nin. En multaj landoj kreskas politika ekstremismo, kaj malamo anstataŭas komprenon. Neniam internacia kunlaboro pli gravis, ol ĝi gravas hodiaŭ.

Plena artikolo »

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 872

de Universala Esperanto-Asocio La Estraro de UEA en marto 2020 renovigis la estraron de Institucio Hodler '68. En ĝi nun troviĝas: s-ino Ans Bakker-ten Hagen, Nederlando (prezidanto); s-ino Loes Demmendaal, Nederlando (sekretario); s-ro Bert de Wit, Nederlando; kaj s-ro Rakoen Maertens, Belgio. Ĉi tiu grupo pli facile kunsidos regule laŭbezone kaj ĉiuj povas trakti dokumentojn kaj en la nederlanda kaj en Esperanto.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 824

de Universala Esperanto-Asocio La stabo de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO invitas vin al la 51-a Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 30-an de novembro 2019, de la 10-a ĝis la 17-a horo en la CO de UEA kaj TEJO en Roterdamo ĉe Nieuwe Binnenweg 176. La evento estas registrita en Eventa Servo kaj en Facebook . Plena artikolo »

Teniso: Turniro de Rio-de-Ĵanejro 2014

En Brazilo , la hispana tenisisto Rafa Nadal supervenkis la ukrainan Alexandr Dolgopolov per 6-3 kaj 7-6, kaj iĝis ĉampiono de l' evento. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO