Skip to main content

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 877


de Universala Esperanto-Asocio

UEA fariĝis la oficiala aŭspicianto de la reta fonduso Instigo-Liberapay kaj Yves Nevelsteen fariĝis komisiito de UEA pri reta agado. Instigo-Liberapay estas la paĝo de Fonduso Instigo en Liberapay, kiu arigas en si plurajn gravajn iniciatojn: ekde la retejoj Eventa Servo kaj Komputeko ĝis la laboroj por tradukado de Telegram kaj WordPress en Esperanton. Liberapay estas memstara neprofitocela platformo, kiu peras donacojn/monsendojn al projektoj aŭ homoj kaj cetere havas version tute en Esperanto. Fonduso Instigo estas fonduso starigita de belgaj esperantistoj por subteni Esperanto-agadojn, ĉefe tiujn, kiuj celas retan agadon, gviditajn de Yves Nevelsteen. Nuntempaj kundecidantoj de la Fonduso Instigo estas Valère Doumont kaj Jean-Pol Sparenberg. Nun UEA oficiale aŭspicias la fonduson per rekta monsubteno tra Liberapay kaj alvokas la tutmondan komunumon same subteni la fonduson per Liberapay.

Plena artikolo »

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 824

de Universala Esperanto-Asocio La stabo de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO invitas vin al la 51-a Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 30-an de novembro 2019, de la 10-a ĝis la 17-a horo en la CO de UEA kaj TEJO en Roterdamo ĉe Nieuwe Binnenweg 176. La evento estas registrita en Eventa Servo kaj en Facebook . Plena artikolo »

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 872

de Universala Esperanto-Asocio La Estraro de UEA en marto 2020 renovigis la estraron de Institucio Hodler '68. En ĝi nun troviĝas: s-ino Ans Bakker-ten Hagen, Nederlando (prezidanto); s-ino Loes Demmendaal, Nederlando (sekretario); s-ro Bert de Wit, Nederlando; kaj s-ro Rakoen Maertens, Belgio. Ĉi tiu grupo pli facile kunsidos regule laŭbezone kaj ĉiuj povas trakti dokumentojn kaj en la nederlanda kaj en Esperanto.

Aŭstralio: Ribelo en detenloko por migrantoj

11/11/2015 | MONDO » La 9-an de novembro, agitado okazis en la detenloko de Kristnaskinsulo, konata pro ties nehumanaj kondiĉoj.

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO