Skip to main content

Posts

Showing posts with the label Belgio

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 877

de Universala Esperanto-Asocio UEA fariĝis la oficiala aŭspicianto de la reta fonduso Instigo-Liberapay kaj Yves Nevelsteen fariĝis komisiito de UEA pri reta agado. Instigo-Liberapay estas la paĝo de Fonduso Instigo en Liberapay, kiu arigas en si plurajn gravajn iniciatojn: ekde la retejoj Eventa Servo kaj Komputeko ĝis la laboroj por tradukado de Telegram kaj WordPress en Esperanton. Liberapay estas memstara neprofitocela platformo, kiu peras donacojn/monsendojn al projektoj aŭ homoj kaj cetere havas version tute en Esperanto. Fonduso Instigo estas fonduso starigita de belgaj esperantistoj por subteni Esperanto-agadojn, ĉefe tiujn, kiuj celas retan agadon, gviditajn de Yves Nevelsteen. Nuntempaj kundecidantoj de la Fonduso Instigo estas Valère Doumont kaj Jean-Pol Sparenberg. Nun UEA oficiale aŭspicias la fonduson per rekta monsubteno tra Liberapay kaj alvokas la tutmondan komunumon same subteni la fonduson per Liberapay.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 872

de Universala Esperanto-Asocio La Estraro de UEA en marto 2020 renovigis la estraron de Institucio Hodler '68. En ĝi nun troviĝas: s-ino Ans Bakker-ten Hagen, Nederlando (prezidanto); s-ino Loes Demmendaal, Nederlando (sekretario); s-ro Bert de Wit, Nederlando; kaj s-ro Rakoen Maertens, Belgio. Ĉi tiu grupo pli facile kunsidos regule laŭbezone kaj ĉiuj povas trakti dokumentojn kaj en la nederlanda kaj en Esperanto.

Belgio: EU ne enkondukis novajn sankciojn kontraŭ Rusio

19/11/2014 | MONDO » La 17-an de novembro en Bruselo, ministroj de eksterlandaj aferoj el la 28 membroj de Eŭropa Unio diskutis pri Ukrainio . Post plurhora diskuto, ili ne enkondukis novajn sankciojn kontraŭ Rusio . Video »

Futbalo: Argentino k-aŭ Belgio

La teamo sudamerika supervenkis la rivalon eŭropan per 1-0. Tiamaniere, la dekunuopo estrata de Alejandro Sabella ludos semifinalon en San-Paŭlo. Video »

Futbalo: Belgio k-aŭ Usono

La teamo eŭropa supervenkis la rivalon nordamerikan per 2-1. Tiamaniere, la dekunuopo estrata de Marc Wilmots ludos kvaronfinalon en Braziljo. Video »

Futbalo: Sud-Koreio k-aŭ Belgio

La teamo eŭropa supervenkis la rivalon azian per 1-0. Tiamaniere, la dekunuopo estrata de Marc Wilmots ludos okonfinalon post atingi la unuan pozicion siagrupe. Video »

Belgio: Eŭropa Unio esperas plibonigi rilatojn kun Kubo

La 10-an de februaro, eksteraferaj ministroj el la 28 membroŝtatoj de EU ĉeestis kunvenon en Bruselo, kaj oficiale sankciis la iniciaton, ke l' kontinenta alianco faru duflankajn interparolon kaj kunlaboran intertraktadon kun la amerika lando. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO