Skip to main content

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 870


de Universala Esperanto-Asocio

Universala Esperanto-Asocio bondeziras al Eŭropa Unio, kies fondo estis grandparte inspirita de la Deklaro de Schuman, diskonigita antaŭ 70 jaroj. La Deklaro de Schuman de la 9-a de majo 1950 estis propono de Robert Schuman, tiama ministro pri eksterlandaj aferoj de Francio, por krei novan organizan formon de ŝtatoj en Eŭropo. La propono gvidis al fondo de la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo (EKKŜ), la antaŭanto de tio, kio nun estas la Eŭropa Unio (EU). La eventon oni ĉiujare festas la 9-an de majo kiel la Tagon de Eŭropo kaj Schuman mem estas konsiderata unu el la patroj de la eŭropa konstruado.

Plena artikolo »

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 872

de Universala Esperanto-Asocio La Estraro de UEA en marto 2020 renovigis la estraron de Institucio Hodler '68. En ĝi nun troviĝas: s-ino Ans Bakker-ten Hagen, Nederlando (prezidanto); s-ino Loes Demmendaal, Nederlando (sekretario); s-ro Bert de Wit, Nederlando; kaj s-ro Rakoen Maertens, Belgio. Ĉi tiu grupo pli facile kunsidos regule laŭbezone kaj ĉiuj povas trakti dokumentojn kaj en la nederlanda kaj en Esperanto.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 824

de Universala Esperanto-Asocio La stabo de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO invitas vin al la 51-a Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 30-an de novembro 2019, de la 10-a ĝis la 17-a horo en la CO de UEA kaj TEJO en Roterdamo ĉe Nieuwe Binnenweg 176. La evento estas registrita en Eventa Servo kaj en Facebook . Plena artikolo »

Teniso: Turniro de Rio-de-Ĵanejro 2014

En Brazilo , la hispana tenisisto Rafa Nadal supervenkis la ukrainan Alexandr Dolgopolov per 6-3 kaj 7-6, kaj iĝis ĉampiono de l' evento. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO