Skip to main content

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 851


de Universala Esperanto-Asocio

En septembro 2019 UEA kun Ĉina Radio Internacia (ĈRI) lanĉis la filmkonkurson “Mia asocio, mia urbo” por diskonigi Esperanto-asociojn en diversaj lokoj de la mondo samkiel la lokajn kulturaĵojn de la urboj, kie situas la E-asocioj, omaĝe al la 55-jariĝo de la esperanta disaŭdigo de ĈRI. Ĝis la jarfino de 2019 la konkurso sukcesis varbi 35 filmojn (inkluzive 11 filmetojn fare de ĈRI) pri 30 urboj kaj asocioj en 15 landoj en kvin kontinentoj. Ĉiuj estis publikigitaj en la kanalo de UEA ĉe YouTube, UEAviva. Danke al la konkursanoj la nombro da abonantoj en la kanalo rapide kreskis de ĉirkaŭ 700 ĝis 1100.

Plena artikolo »

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 832

de Universala Esperanto-Asocio La julio-septembra numero de Unesko-Kuriero estis publikigita okaze de la Pinta Kunveno de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Agado (la 23-an de septembro 2019) kaj de la 25-a sesio de la Konferenco de la Partioj pri Klimata Ŝanĝo en Santiago, Ĉilio. Ĝi estas elŝutebla ĉe Unesko-retejo .

Usono: Milita subteno al Ukrainio

13/03/2015 | MONDO » La 11-an de marto, la Blanka Domo anoncis, ke konsiderante la streĉan situacion en orienta Ukrainio, Usono decidis pliigi militan helpon al tiu lando kaj plenumi novan sankcion kontraŭ Rusio. Video »

Norvegio: Norda brilo filmitas

31/12/2014 | MONDO » La 29-an de decembro, en Tromso, oni kaptis momenton kiam videblis polusa lumo. Tiu fenomeno ekestas kie partikloj de l' suna vento povas - ne ŝirmitaj de l' tera magnetkampo - eniri la teran atmosferon kaj kolizii tie kun partikloj. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO