Skip to main content

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 822


de Universala Esperanto-Asocio

Kadre de la 55-jariĝo de la Esperanta disaŭdigo de Ĉina Radio Internacia (ĈRI) kaj de la agado por Ĝemelaj Urboj de UEA, ĈRI kun UEA lanĉas la filman konkurson "Mia Asocio, Mia Urbo". La konkurso celas diskonigi Esperanto-asociojn en diversaj lokoj de la mondo samkiel la lokajn kulturaĵojn de la urboj, kie situas la E-asocioj. Por partopreni kandidatoj devas provizi al la organizantoj mallongan filmon kaj artikolon prezentantajn la E-asocion kaj kelkajn kulturaĵojn de sia urbo ĝis la 30-a de novembro. La filmoj kaj la artikoloj devas esti en Esperanto, kaj la plej bonaj ricevos premiojn, kiuj povas inkluzivi repagon de vojaĝo al Montrealo, Kanado, por la 105-a Universala Kongreso, kie la premiotaj filmoj estos prezentitaj.

Plena artikolo »

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 872

de Universala Esperanto-Asocio La Estraro de UEA en marto 2020 renovigis la estraron de Institucio Hodler '68. En ĝi nun troviĝas: s-ino Ans Bakker-ten Hagen, Nederlando (prezidanto); s-ino Loes Demmendaal, Nederlando (sekretario); s-ro Bert de Wit, Nederlando; kaj s-ro Rakoen Maertens, Belgio. Ĉi tiu grupo pli facile kunsidos regule laŭbezone kaj ĉiuj povas trakti dokumentojn kaj en la nederlanda kaj en Esperanto.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 832

de Universala Esperanto-Asocio La julio-septembra numero de Unesko-Kuriero estis publikigita okaze de la Pinta Kunveno de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Agado (la 23-an de septembro 2019) kaj de la 25-a sesio de la Konferenco de la Partioj pri Klimata Ŝanĝo en Santiago, Ĉilio. Ĝi estas elŝutebla ĉe Unesko-retejo .

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 824

de Universala Esperanto-Asocio La stabo de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO invitas vin al la 51-a Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 30-an de novembro 2019, de la 10-a ĝis la 17-a horo en la CO de UEA kaj TEJO en Roterdamo ĉe Nieuwe Binnenweg 176. La evento estas registrita en Eventa Servo kaj en Facebook . Plena artikolo »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO