Skip to main content

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 826


de Universala Esperanto-Asocio

La Estraro de UEA ĵus unuanime aprobis la konsiston de la nova Afrika Komisiono de UEA, por la periodo 2019-2022. La propono venis de la estrarano de UEA por Afriko, Jeremie Sabiyumva, post akcepto de kandidatiĝoj kaj konsultiĝo kun plurjaraj aktivuloj ekster kaj en la kontinento. La komisionanoj laboros ne por siaj landoj, sed por la tuta kontinento, kun la celo unuigi Esperantistojn kaj plifortigi la movadon en Afriko. Ĉirkaŭ la Afrika Komisiono estas pluraj aktivuloj, kiuj rolos kiel konsilantoj de la komisiono. Substrekindas, ke la komisiono zorgos pri la regula apero de la informbulteno Esperanto en Afriko kaj pri okazigo de la trijara Afrika Kongreso de Esperanto, kies sepa eldono okazos inter la 21-a kaj 27-a de decembro 2019.

Plena artikolo »

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 872

de Universala Esperanto-Asocio La Estraro de UEA en marto 2020 renovigis la estraron de Institucio Hodler '68. En ĝi nun troviĝas: s-ino Ans Bakker-ten Hagen, Nederlando (prezidanto); s-ino Loes Demmendaal, Nederlando (sekretario); s-ro Bert de Wit, Nederlando; kaj s-ro Rakoen Maertens, Belgio. Ĉi tiu grupo pli facile kunsidos regule laŭbezone kaj ĉiuj povas trakti dokumentojn kaj en la nederlanda kaj en Esperanto.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 832

de Universala Esperanto-Asocio La julio-septembra numero de Unesko-Kuriero estis publikigita okaze de la Pinta Kunveno de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Agado (la 23-an de septembro 2019) kaj de la 25-a sesio de la Konferenco de la Partioj pri Klimata Ŝanĝo en Santiago, Ĉilio. Ĝi estas elŝutebla ĉe Unesko-retejo .

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 824

de Universala Esperanto-Asocio La stabo de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO invitas vin al la 51-a Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 30-an de novembro 2019, de la 10-a ĝis la 17-a horo en la CO de UEA kaj TEJO en Roterdamo ĉe Nieuwe Binnenweg 176. La evento estas registrita en Eventa Servo kaj en Facebook . Plena artikolo »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO