Skip to main content

Esperantujo: UEA havas jam pli da membroj ol en 2014

17/06/2015 | ESPERANTO » Kun kresko de 124 membroj UEA haltigis pasintjare la falon en sia statistiko kaj registris entute 5.027 individuajn membrojn. Ĉi-jare la nombro kreskas ankoraŭ pli forte kaj jam komence de junio superis la definitivan pasintjaran nombron. La 7-an de junio estis registritaj jam 5.050 membroj. Tio estas 545 pli multe ol en la sama tago pasintjare.

La ĉi-jara kresko sekvas ĉefe el la populareco de la 100-a UK en Lillo, al kiu ĝis la komenco de junio jam aliĝis preskaŭ same multe da kongresanoj kiel al la tri antaŭaj UK-oj sume. Tiun t.n. kongresan efikon kaŭzas tio, ke la kongreskotizoj estas malpli altaj por tiuj, kiuj aliĝas al UEA minimume kiel Membro kun Jarlibro. Entute 775 kongresanoj de la Lilla UK ne membris en UEA pasintjare sed kotizis ĉi-jare. Tamen, UEA povis bonvenigi inter siaj membroj ankaŭ 380 esperantistojn, kiuj ne aliĝis al la UK.

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 872

de Universala Esperanto-Asocio La Estraro de UEA en marto 2020 renovigis la estraron de Institucio Hodler '68. En ĝi nun troviĝas: s-ino Ans Bakker-ten Hagen, Nederlando (prezidanto); s-ino Loes Demmendaal, Nederlando (sekretario); s-ro Bert de Wit, Nederlando; kaj s-ro Rakoen Maertens, Belgio. Ĉi tiu grupo pli facile kunsidos regule laŭbezone kaj ĉiuj povas trakti dokumentojn kaj en la nederlanda kaj en Esperanto.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 832

de Universala Esperanto-Asocio La julio-septembra numero de Unesko-Kuriero estis publikigita okaze de la Pinta Kunveno de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Agado (la 23-an de septembro 2019) kaj de la 25-a sesio de la Konferenco de la Partioj pri Klimata Ŝanĝo en Santiago, Ĉilio. Ĝi estas elŝutebla ĉe Unesko-retejo .

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 824

de Universala Esperanto-Asocio La stabo de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO invitas vin al la 51-a Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 30-an de novembro 2019, de la 10-a ĝis la 17-a horo en la CO de UEA kaj TEJO en Roterdamo ĉe Nieuwe Binnenweg 176. La evento estas registrita en Eventa Servo kaj en Facebook . Plena artikolo »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO