Skip to main content

Esperantujo: Premio Deguchi 2015 al Éva Farkas-Tatár

19/08/2015 | ESPERANTO » Premio Onisaburo Deguchi, "la esperantista pacpremio", estis starigita per donaco de Oomoto en 1987 kaj estas aljuĝata ĉiujare. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo de 2.000 eŭroj.

La Estraro de UEA aljuĝis la Premion Deguĉi de la jaro 2015 al S-ino Éva Farkas-Tatár el Hungario. La decido estis anoncita la 1-an de aŭgusto en la Fermo de la 100-a UK en Lillo.

Éva Farkas-Tatár naskiĝis en 1924. Ŝi lernis Esperanton 37-jara en 1961. En la sekva jaro ŝi partoprenis la Universalan Kongreson en Kopenhago, kiu tiom ravis ŝin, ke ŝi decidis plene dediĉi sin al la instruado de Esperanto. Por perfektiĝi pri tiu arto ŝi iris al la UK en Hago en 1964 por sekvi lecionojn de Andreo Cseh. Tiel komenciĝis 50-jara instrua agado per la Cseh-metodo en multaj landoj kaj ĉe multaj UK-oj kaj plej diversaj aliaj renkontiĝoj. Ŝi revenigis la Cseh-metodon al ĝia kerno: la gaja, luda maniero, dank' al kiu la lernantoj tuj ekparolas Esperante. Tiun arton ŝi transdonis al multaj novaj instruantoj, kiujn ŝi trejnis per Cseh-seminarioj, interalie en UK-oj.

Plejfreŝe

Norvegio: Norda brilo filmitas

31/12/2014 | MONDO » La 29-an de decembro, en Tromso, oni kaptis momenton kiam videblis polusa lumo. Tiu fenomeno ekestas kie partikloj de l' suna vento povas - ne ŝirmitaj de l' tera magnetkampo - eniri la teran atmosferon kaj kolizii tie kun partikloj. Video »

Aŭstrio: La lando volas konstrui barilon laŭ sia landlimo kun Slovenio

30/10/2015 | MONDO » La tiulanda ministrino pri internaj aferoj, Johanna Mikl-Leitner, anoncis sian intencon starigi barilon en Ŝpilfeldo, laŭ la landlimo kun Slovenio . Ĉe tiu loko, eniras Aŭstrion la migrantoj, kiuj transiris Kroation , poste Slovenion, ĉar ili ne sukcesis trapasi Hungarion .

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 832

de Universala Esperanto-Asocio La julio-septembra numero de Unesko-Kuriero estis publikigita okaze de la Pinta Kunveno de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Agado (la 23-an de septembro 2019) kaj de la 25-a sesio de la Konferenco de la Partioj pri Klimata Ŝanĝo en Santiago, Ĉilio. Ĝi estas elŝutebla ĉe Unesko-retejo .

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO