Skip to main content

Esperantujo: Veronika Poór nova Ĝenerala Direktoro de UEA

07/08/2015 | ESPERANTO » En la komitata kunsido en la 100-a UK, estis publikigita la decido de la Estraro de UEA elekti D-inon Veronika Poór el Hungario kiel la novan Ĝeneralan Direktoron de la Asocio. Fari tiun decidon postulis kelkajn tagojn post la intervjuoj kun tri kandidatoj, pro la alta kvalito de ĉiuj prezentaĵoj.

Veronika Poór naskiĝis en 1983. Ŝi doktoriĝis pri fiziko en la kampo de nanoteknologio. Ŝi kunfondis la retradio-kanalon Muzaiko kaj ŝi estas estrarano de TEJO pri Aktivula Trejnado, Eksteraj Rilatoj, Homaj Rimedoj kaj Scienca kaj Faka Agado. En tiu rolo ŝi verkis aŭ kunverkis kvin retajn trejnadojn de TEJO, estis elektita al la Konsila Konsilio pri Junularo de la Konsilio de Eŭropo, superrigardis la kreadon de nova enkonduko por novaj membroj kaj ekorganizis Sciencajn Prelegsesiojn. Aldone ŝi grave kontribuis al la verkado de sukcesaj subvencipetoj de TEJO.

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 872

de Universala Esperanto-Asocio La Estraro de UEA en marto 2020 renovigis la estraron de Institucio Hodler '68. En ĝi nun troviĝas: s-ino Ans Bakker-ten Hagen, Nederlando (prezidanto); s-ino Loes Demmendaal, Nederlando (sekretario); s-ro Bert de Wit, Nederlando; kaj s-ro Rakoen Maertens, Belgio. Ĉi tiu grupo pli facile kunsidos regule laŭbezone kaj ĉiuj povas trakti dokumentojn kaj en la nederlanda kaj en Esperanto.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 824

de Universala Esperanto-Asocio La stabo de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO invitas vin al la 51-a Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 30-an de novembro 2019, de la 10-a ĝis la 17-a horo en la CO de UEA kaj TEJO en Roterdamo ĉe Nieuwe Binnenweg 176. La evento estas registrita en Eventa Servo kaj en Facebook . Plena artikolo »

Teniso: Turniro de Rio-de-Ĵanejro 2014

En Brazilo , la hispana tenisisto Rafa Nadal supervenkis la ukrainan Alexandr Dolgopolov per 6-3 kaj 7-6, kaj iĝis ĉampiono de l' evento. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO