Skip to main content

Esperantujo: Okazis la 10-a Somera Esperanto-Studado

20/07/2015 | ESPERANTO » En slovakia urbo Marteno, finiĝis la 10-a Somera Esperanto-Studado, kiun partoprenis 190 homoj el 25 landoj. Ĉefa celo de la aranĝo estis instruado de l' Lingvo Internacia, sed ne mankis eĉ kursoj de manlaborado, naciaj lingvoj kaj diverstemaj prelegoj. Vespera programo estas plenumita per koncertoj de instrumenta kaj Esperanto-muziko kaj diskoteko.

Somera Esperanto-Studado okazas en Slovakio ĉiujare ekde 2007 (tiam sub la nomo "Slava Esperanto-Studado", ekde 2008 sub hodiaŭa nomo). La aranĝo estas organizata de E@I kaj Slovakia Esperanta Junularo.

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 872

de Universala Esperanto-Asocio La Estraro de UEA en marto 2020 renovigis la estraron de Institucio Hodler '68. En ĝi nun troviĝas: s-ino Ans Bakker-ten Hagen, Nederlando (prezidanto); s-ino Loes Demmendaal, Nederlando (sekretario); s-ro Bert de Wit, Nederlando; kaj s-ro Rakoen Maertens, Belgio. Ĉi tiu grupo pli facile kunsidos regule laŭbezone kaj ĉiuj povas trakti dokumentojn kaj en la nederlanda kaj en Esperanto.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 824

de Universala Esperanto-Asocio La stabo de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO invitas vin al la 51-a Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 30-an de novembro 2019, de la 10-a ĝis la 17-a horo en la CO de UEA kaj TEJO en Roterdamo ĉe Nieuwe Binnenweg 176. La evento estas registrita en Eventa Servo kaj en Facebook . Plena artikolo »

Teniso: Turniro de Rio-de-Ĵanejro 2014

En Brazilo , la hispana tenisisto Rafa Nadal supervenkis la ukrainan Alexandr Dolgopolov per 6-3 kaj 7-6, kaj iĝis ĉampiono de l' evento. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO