Skip to main content

Esperantujo: Esperanto-Tago 2015

29/07/2015 | ESPERANTO » Memore al la apero de la "Unua Libro" la 26-an de julio 1887, pasintdimanĉe oni festis la naskiĝtagon de Esperanto kiel la Esperanto-Tagon.

"Unua Libro" estas konvencia nomo de l' unua lernolibro de Lingvo Internacia, nuntempe nomata Esperanto. Ĝin verkis L.L. Zamenhof sub la kaŝnomo D-ro Esperanto. La libro havas la indikon, ke l' cara cenzuro aprobis ĝin la 21-an de majo 1887. La dua aprobo de l' rusa cenzuro kun la permeso de disvastigo post la presado, portas la daton de la 26-a de julio; tiun daton oni ĝenerale konsideras kiel aperdaton. Ĝi estas festata kiel naskiĝtago de Esperanto.

La originala nomo de l' verko, en la rusa lingvo, estas "Международный языкъ. Предисловіе и полный учебникъ." ("Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro."), sed en priskriboj de l' historio de Esperanto oni kutime nomas ĝin "Unua Libro". Al la naskiĝo de tiu kromnomo certe kontribuis posta verko efektive titolita "Dua Libro de l' Lingvo Internacia" (1888). Oni uzas la nomon "Unua Libro" por ĉiuj lingvoversioj kaj ĉiuj eldonoj de l' verko.

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 872

de Universala Esperanto-Asocio La Estraro de UEA en marto 2020 renovigis la estraron de Institucio Hodler '68. En ĝi nun troviĝas: s-ino Ans Bakker-ten Hagen, Nederlando (prezidanto); s-ino Loes Demmendaal, Nederlando (sekretario); s-ro Bert de Wit, Nederlando; kaj s-ro Rakoen Maertens, Belgio. Ĉi tiu grupo pli facile kunsidos regule laŭbezone kaj ĉiuj povas trakti dokumentojn kaj en la nederlanda kaj en Esperanto.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 824

de Universala Esperanto-Asocio La stabo de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO invitas vin al la 51-a Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 30-an de novembro 2019, de la 10-a ĝis la 17-a horo en la CO de UEA kaj TEJO en Roterdamo ĉe Nieuwe Binnenweg 176. La evento estas registrita en Eventa Servo kaj en Facebook . Plena artikolo »

Teniso: Turniro de Rio-de-Ĵanejro 2014

En Brazilo , la hispana tenisisto Rafa Nadal supervenkis la ukrainan Alexandr Dolgopolov per 6-3 kaj 7-6, kaj iĝis ĉampiono de l' evento. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO