Skip to main content

Posts

Esperantujo: 6-a Afrika Kongreso de Esperanto okazos en Burundo en 2016

31/08/2015 | ESPERANTO » Konforme kun decidoj faritaj en la 5-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE), la 6-a AKE okazos en Burundo en 2016. Same kiel ĉiu antaŭa AKE, ankaŭ ĝi estos organizata de la Afrika Komisiono de UEA kunlabore kun la landa Esperanto-asocio (ANEB) kaj lokaj aktivuloj en Burundo.

Esperantujo: Fina statistiko de Lillo

28/08/2015 | ESPERANTO » Laŭ la definitiva statistiko, al la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo aliĝis 2.698 kongresanoj el 80 landoj. Sekve ĝi fariĝis la plej granda UK de post tiu en Berlino en 1999, kiu altiris 2.712 aliĝintojn. En la historia statistiko de ĉiuj UK-oj, Lillo atingis la 14-an lokon, tuj post Berlino. La nombro de landoj (80) estas rekorda.

Esperantujo: Premio Deguchi 2015 al Éva Farkas-Tatár

19/08/2015 | ESPERANTO » Premio Onisaburo Deguchi, "la esperantista pacpremio", estis starigita per donaco de Oomoto en 1987 kaj estas aljuĝata ĉiujare. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo de 2.000 eŭroj.

Esperantujo: TEJO kun nova prezidanto

10/08/2015 | ESPERANTO » La Komitato de TEJO, kiu kunsidis en la 71-a Internacia Junulara Kongreso, elektis la Estraron por la oficperiodo 2015–2017. La nova prezidanto estas la antaŭa vicprezidanto Michael Boris Mandirola el Italio . Li gvidos 5-personan teamon, en kiu ĉiuj krom li estas en la Estraro por la unua fojo.

Esperantujo: Veronika Poór nova Ĝenerala Direktoro de UEA

07/08/2015 | ESPERANTO » En la komitata kunsido en la 100-a UK, estis publikigita la decido de la Estraro de UEA elekti D-inon Veronika Poór el Hungario kiel la novan Ĝeneralan Direktoron de la Asocio . Fari tiun decidon postulis kelkajn tagojn post la intervjuoj kun tri kandidatoj, pro la alta kvalito de ĉiuj prezentaĵoj.

Esperantujo: Esperanto-Tago 2015

29/07/2015 | ESPERANTO » Memore al la apero de la "Unua Libro" la 26-an de julio 1887, pasintdimanĉe oni festis la naskiĝtagon de Esperanto kiel la Esperanto-Tagon.

Esperantujo: Okazis la 10-a Somera Esperanto-Studado

20/07/2015 | ESPERANTO » En slovakia urbo Marteno, finiĝis la 10-a Somera Esperanto-Studado, kiun partoprenis 190 homoj el 25 landoj. Ĉefa celo de la aranĝo estis instruado de l' Lingvo Internacia, sed ne mankis eĉ kursoj de manlaborado, naciaj lingvoj kaj diverstemaj prelegoj. Vespera programo estas plenumita per koncertoj de instrumenta kaj Esperanto-muziko kaj diskoteko.

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO