Skip to main content

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 817


de Universala Esperanto-Asocio

La Montreala UK sukcesis kapti atenton de la kongresanoj en Lahtio: ĉ. 90 homoj - aŭ 10% de kongresanoj - jam aliĝis por la venontjara kongreso en Kanado. La averaĝa kvanto de aliĝintoj jam en la antaŭa UK estas ĉ. 60, do por Montrealo aliĝis jam 50% pli ol averaĝe.

Plena artikolo »

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 892

de Universala Esperanto-Asocio Unu el la tradiciaj eroj de la Universalaj Kongresoj estas la bankedo. Estas facile konstati, ke kunmanĝado estas unu el la plej bazaj kaj unuecigaj manieroj kunesti por homoj de ĉiuj kulturoj, de ĉiuj anguloj de la planedo kaj tra ĉiuj historiaj epokoj de la homara evoluo. Sed en la jaro 2020 ni alfrontas la eksterordinaran defion kreitan de pandemio, kiu aparte limigas la eblecon kunesti kaj kunmanĝi. La organizantoj de tiuj ĉi eventoj decidis trovi kreeman manieron festi nian homecon kaj festeni en la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK): vk.mondafest.net/. UEA invitas vin ĉiujn partopreni la aranĝon "Kunmanĝado tra la Mondo", okazonta la 5-an de aŭgusto, merkredon, 16:00-18:00 UTC.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 844

de Universala Esperanto-Asocio Hodiaŭ, kiam 50 ŝtatgvidantoj kaj delegacioj de la tuta mondo kunvenas en Yad Vashem por mencii la 75-an datrevenon de la liberigo de Auschwitz kaj la viktimojn de la Holokaŭsto, UEA omaĝas al la memoro de la milionoj kiuj estis mortigitaj pro sia genta aparteno kaj religio, inter ili ankaŭ multaj esperantistoj inkluzive de familianoj Zamenhof. En tiu tago, kiun la internacia komunumo mencias en la dato kiam estis liberigita la ekstermejo Auschwitz, oni memoru la pasintecon kun instruo por la estonteco, ke neniam plu homoj estu persekutataj pro sia religia, genta aŭ kultura aparteno kaj la homaro atente respektu la homajn rajtojn je libereco, interalie de kredo kaj lingvo.

Brazilo: Kolapso en akvobaraĵo

Mineja baraĵo de Brumadinjo rompiĝis kaj okazigis katastrofon. Ĝia akvo elfluis kaj atingis la komunumon Vila-Ferteko en la tiulanda subŝtato Minas-Ĝerajso. Ĝis nun brazilaj aŭtoritatoj anoncis sep mortigitajn homojn kaj pli ol 200 malaperintojn. En novembro de 2015, simila tragedio okazis tiusubŝtate.

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO