Skip to main content

Posts

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 821

de Universala Esperanto-Asocio La estraro de UEA alvokas ĉiujn afrikajn aktivulojn kandidatiĝi por la oficperiodo 2019-2022 de la Afrika Komisiono de UEA kaj konsilantaro. Plena artikolo »

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 820

de Universala Esperanto-Asocio La 19-an de septembro 2020 (post unu jaro) Unesko okazigos festivalon por la paco en Toloso (Hispanio). La laborlingvoj de tiu ĉi festivalo estas la franca, la angla, la hispana kaj Esperanto. La festivalo konsistos grandparte el filmetoj de kiel eble plej da korusoj tra la mondo kantantaj por la paco en plej diversaj lingvoj, sed la tekstoj de la kantoj devos esti tradukitaj al unu el la kvar laborlingvoj: franca, angla, hispana aŭ Esperanto. Plena artikolo »

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 819

de Universala Esperanto-Asocio UEA bonvenigas kaj subtenas la Helsinki-iniciaton por plurlingveco en la scienca komunikado, kiu pledas por lingva diverseco en gravaj terenoj de scienca agado: disvastigo de esplorrezultoj, nacia kaj nacilingva publikigo de loka esplorado, kaj pritraktado kaj sponsorado de esplorado. Plena artikolo »

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 818

de Universala Esperanto-Asocio Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon okaze de la Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo, la 9-a de aŭgusto 2019. Plena artikolo »

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 817

de Universala Esperanto-Asocio La Montreala UK sukcesis kapti atenton de la kongresanoj en Lahtio: ĉ. 90 homoj - aŭ 10% de kongresanoj - jam aliĝis por la venontjara kongreso en Kanado. La averaĝa kvanto de aliĝintoj jam en la antaŭa UK estas ĉ. 60, do por Montrealo aliĝis jam 50% pli ol averaĝe. Plena artikolo »

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 816

de Universala Esperanto-Asocio En la Solena Fermo de la 104-a Universala Kongreso en Lahtio estis anoncitaj la nomoj de 12 ricevantoj de Diplomo pri Elstara Agado kaj de Diplomo pri Elstara Arta Agado. Tiuj diplomoj estas aljuĝataj de la Estraro de UEA ekde la jaro 2007. Plena artikolo »

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 815

de Universala Esperanto-Asocio La Premion Onisaburo Deguĉi UEA starigis en la Jubilea Jaro 1987 per kapitalo donacita de Oomoto. Ĝi distingas meritajn agantojn, kiuj longtempe laboras per Esperanto, por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de D-ro Zamenhof kaj la instruoj de Onisaburo Deguchi. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo de 2.000 eŭroj. Per decido de la Estraro de UEA, Premio Deguĉi de la jaro 2019 estas aljuĝita al Heidi Goes. Plena artikolo »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO