Skip to main content

Posts

Formulo 1: Stranga akcidento de Fernando Alonso

23/02/2015 | SPORTO » Dum trejno farita en la kurejo de Barcelono, la hispana ŝoforo de McLaren/Honda koliziis kontraŭ muro je pli ol 150 km/h. Alonso iĝis nekonscia dum kelkaj minutoj antaŭ esti alportita al hospitalo, kie nuntempe lia sano pliboniĝas. Video »

Brazilo: Finiĝis la karnavalo de Rio

Okazis en Rio-de-Ĵanejro inter la 13-a kaj 18-a de februaro la tiulanda karnavalo. Ĉiuj brazilanoj ekstravagance travivis la gajan kaj entuziasman semajnon. La mondfama evento konkursigas sambolernejojn en defilo ĉe sambejo. Video »

Ukrainio: Merkel kaj Hollande vizitas Kievon

La 5-an de februaro, por serĉi solvon de la konflikto en orienta Ukrainio, franca prezidento François Hollande kaj germana kancelierino Angela Merkel atingis Kievon por mallonga vizito en Ukrainio. Poste ili vizitis Rusion kaj renkontiĝis kun rusa prezidento Vladimir Putin. Video »

Pollando: 70-a datreveno de liberiĝo de Aŭŝvico

La 27-an de januaro, okaze de l' 70-a datreveno de l' liberiĝo de Aŭŝvico, la plej grava koncentrejo de nazia Germanio en Pollando, la tiulanda registaro okazigis solenan ceremonion. Ĝin ĉeestis ĉirkaŭ 300 postvivantoj de l' koncentrejo kaj reprezentantoj el 49 landoj kaj internaciaj organizoj. Video »

Britio: Unua pastrino de l' Eklezio de Anglio

30/01/2015 | MONDO » La 26-an de januaro, la Eklezio de Anglio konsekris ĝian unuan inan episkopon. Libby Lane iĝis la oka Episkopo de Stokporto per servo farita en la katedralo de Jorko. Video »

Rusio: Vladimir Putin optimismas pri la krizo

La tiulanda prezidanto diris, ke Rusio povas venki nuntempan ekonomian malfacilon samkiel ĝi jam faris antaŭ 7 jaroj. Putin aldonis, ke dum la financa krizo de 2008, Rusio vizaĝis al pli forta premo, tiam neniu internacia institucio volis doni prunton al la lando, sed la nacio venkis la krizon per sia propra forto. Video »

Futbalo: Chelsea k-aŭ Newcastle

En Londono, la teamo blua supervenkis la rivalon nigroblankan per 2-0, dank' al goloj de Oscar kaj Diego Costa. Tiamaniere, la dekunuopo estrata de José Mourinho daŭre regas la ĉampionadon anglan. Alimatĉe, Manchester City egaliĝis kun Everton per 1-1 kaj Southampton supervenkis Manchester United-on per 1-0. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO