Skip to main content

Posts

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 1.002

de Universala Esperanto-Asocio En 2021 la Akademio de Esperanto (AdE) decidis okazigi du gravajn aferojn, kiuj devas fariĝi markon en ĝia historio. AdE iniciatis la Laŭron de la Akademio kaj organizis la Konferencon de la Akademio, cetere cirkaŭ la Zamenhof-Tago, festata ankaŭ kiel la Tago de la Esperanto-Libro.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 1.001

de Universala Esperanto-Asocio Ekde 2008, pere de sia Komisiono pri Ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), konsistigita de Katalin Kováts (gvidanto), Zsófia Kóródy kaj Renato Corsetti, UEA funkciigas la unulingvan KER-ekzamensistemon pri Esperanto por la niveloj B1, B2 kaj C1. La sistemo estis konstruita laŭ la kriterioj de la Asocio de Lingvo-Testantoj en Eŭropo (ALTE), ĉe kiu Zsófia Kóródy estas reprezentanto de UEA. Ĝi funkcias kunlabore kun Edukado.net kaj estis validigita de la ŝtata ekzamencentro ITK (nuntempe ORIGO) de la Universitato Eötvös Loránd de Budapeŝto (Hungario). Ekde la funkciigo de la sistemo UEA kontrakte kunlaboris kun ORIGO por la okazigo de la ekzamenoj kaj en tiu 12-jara periodo sukcese ekzameniĝis 2.463 personoj el 76 landoj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 1.000

de Universala Esperanto-Asocio Ĉiun 15-an de decembro ni festas la naskiĝtagon de L. L. Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto. Ni festas ne nur lian rolon en la ekapero de tiu internacia lingvo, sed precipe liajn homamajn principojn. Per liaj streboj, krom la plej disvastiĝinta internacia planlingvo, Esperanto estas ankaŭ klopodo por kompreniĝo inter homoj el diversaj kulturoj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 999

de Universala Esperanto-Asocio Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn okaze de la Tago de Homaj Rajtoj 2021. Homrajta Tago festas la akcepton de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj fare de Unuiĝintaj Nacioj la 10-an de decembro 1948.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 998

de Universala Esperanto-Asocio Ĵus finiĝis en Parmo (Italio) la unua projekta kunsido de VERDEN, nova projekto financata de Eŭropa Unio (EU) kaj kunordigata de Universala Esperanto-Asocio.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 997

de Universala Esperanto-Asocio Kiel simbolon de agnosko pri la kontribuado de miloj da homoj al la Asocio dum 2021, UEA proponas kiel specialan jarfinan donacon la koncerton Yves Desrosiers: Nokta ŝoforo Vive ĉe Vimeo. La koncerto estas ekskluziva por membroj de la komunumo de UEA: ĉiuj, kiuj enkadriĝas en la kategorio de membro aŭ servo-uzanto de la Asocio (nome individua membro de UEA en 2021 aŭ 2022, dumviva membro, honora membro aŭ membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, membro de Societo Zamenhof, ano de Alianco 365, patrono de UEA, patrono de TEJO, abonanto de Esperanto aŭ Kontakto aŭ aliĝintoj al la 107-a Universala Kongreso de Esperanto, kun valida retadreso), devas esti ricevintaj privatan retpoŝtan mesaĝon de la Asocio kun ligilo al la koncerto kaj persona pasvorto. La mesaĝo dissendiĝis la 22-an de novembro 2021 je ĉ. 20:40 UTC, kun la titolo: Ekskluziva koncerto donace al UEA-membroj . Se iu ne ricevis ĝin, tiu kontrolu en spamujo aŭ kontaktu la 1-an Vicprezidan...

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 996

de Universala Esperanto-Asocio La Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por Infanoj (UNICEF) estis kreita jam en 1946, do frue en la historio de UN. Ĉi-jare ĝi fariĝas 75-jara. Ĝia vibra kaj trafa intervenado por protekti infanojn tra la mondo memorigas al ni kiom gravas la protektado de rajtoj de infanoj ĉie, kaj gravas la rolo de UN en tiu protektado.

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO