Skip to main content

Posts

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 881

de Universala Esperanto-Asocio La internacia lingvo Esperanto estas parolata en pli ol 120 landoj, de milionoj da homoj laŭ diversaj flueco-niveloj. Pere de Universala Esperanto-Asocio (UEA) Esperanto-parolantoj povas kunlabori sen lingvaj baroj kaj en interkultura kompreno. La laborkampojn de UEA ampleksigas ĝia agado kun aliaj asocioj, landaj kaj fakaj. Inter tiuj troviĝas Tutmonda Asocio de Esperantistaj Nefumantoj (TADEN), kiu laboras por konsciigi pri nefumismo kaj protekti sanstaton de homoj, ĉefe pere de sia oficiala organo Puraj Pulmoj kaj tra sociaj retoj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 880

de Universala Esperanto-Asocio La 24-an de majo 2020, 83-jara, forpasis la eminenta esperantisto Victor Sadler. Sadler naskiĝis en 1937 en Britio kaj eklernis Esperanton en 1951, kiam li estis 14-jara. Li komencis uzi Esperanton, kiam li ekstudis en Kembriĝo, kie li fondis studentan Esperanto-klubon. Tra la jaroj membris en la klubo pluraj homoj, kiuj poste okupis gravajn postenojn en la Esperanto-movado. Sadler dum tiu tempo redaktis la informilon Studento de STELO, la Studenta Tutmonda Esperantista Ligo, en kies estraro li aktivis.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 879

de Universala Esperanto-Asocio La Fondaĵo Antoni Grabowski celas subteni la tutmondan Esperantan kulturon per premioj kaj subvencioj, precipe por originala kaj tradukita beletro, kaj per kuraĝigo de junaj verkistoj kaj artistoj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 878

de Universala Esperanto-Asocio Ĝis la 31-a de majo 2020 junuloj rajtas kandidatiĝi por iĝi TEJO-volontulo en la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO. Elektitoj deĵoros kiel volontuloj en Roterdamo dum maksimume unu jaro, ekde aŭgusto 2020 ĝis la 30-a de junio 2021 (komencdato estas interkonsentebla). Loĝado estos senpaga, aldone al transporto, kiu rilatas al la volontulado. TEJO serĉas minimume tri volontulojn por la volontula periodo, do se grupo de du aŭ tri kandidatoj pretus volontuli kune, la grupo rajtas kaj bonvenas kandidatiĝi, specifante tion en la motivletero.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 877

de Universala Esperanto-Asocio UEA fariĝis la oficiala aŭspicianto de la reta fonduso Instigo-Liberapay kaj Yves Nevelsteen fariĝis komisiito de UEA pri reta agado. Instigo-Liberapay estas la paĝo de Fonduso Instigo en Liberapay, kiu arigas en si plurajn gravajn iniciatojn: ekde la retejoj Eventa Servo kaj Komputeko ĝis la laboroj por tradukado de Telegram kaj WordPress en Esperanton. Liberapay estas memstara neprofitocela platformo, kiu peras donacojn/monsendojn al projektoj aŭ homoj kaj cetere havas version tute en Esperanto. Fonduso Instigo estas fonduso starigita de belgaj esperantistoj por subteni Esperanto-agadojn, ĉefe tiujn, kiuj celas retan agadon, gviditajn de Yves Nevelsteen. Nuntempaj kundecidantoj de la Fonduso Instigo estas Valère Doumont kaj Jean-Pol Sparenberg. Nun UEA oficiale aŭspicias la fonduson per rekta monsubteno tra Liberapay kaj alvokas la tutmondan komunumon same subteni la fonduson per Liberapay.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 876

de Universala Esperanto-Asocio Okaze de la Tago de Afriko, formale la Tago de Liberigo de Afriko, la 25-an de majo, Universala Esperanto-Asocio varme salutas, pere de sia Afrika Komisiono kaj de la estrarano de UEA pri Afriko, Jérémie Sabiyumva, ĉiujn afrikajn amikojn kaj ĉiujn bonvolemajn homojn en la mondo.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 875

de Universala Esperanto-Asocio UEA oficiale anoncas, ke okazos Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) kaj en ĝia kadro Virtuala Kongreso (VK). MondaFest’ 2020 okazos inter la 20-a de junio kaj la 20-a de septembro 2020, dum la VK okazos inter la 1-a kaj 8-a de aŭgusto 2020.

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO