Skip to main content

Posts

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 877

de Universala Esperanto-Asocio UEA fariĝis la oficiala aŭspicianto de la reta fonduso Instigo-Liberapay kaj Yves Nevelsteen fariĝis komisiito de UEA pri reta agado. Instigo-Liberapay estas la paĝo de Fonduso Instigo en Liberapay, kiu arigas en si plurajn gravajn iniciatojn: ekde la retejoj Eventa Servo kaj Komputeko ĝis la laboroj por tradukado de Telegram kaj WordPress en Esperanton. Liberapay estas memstara neprofitocela platformo, kiu peras donacojn/monsendojn al projektoj aŭ homoj kaj cetere havas version tute en Esperanto. Fonduso Instigo estas fonduso starigita de belgaj esperantistoj por subteni Esperanto-agadojn, ĉefe tiujn, kiuj celas retan agadon, gviditajn de Yves Nevelsteen. Nuntempaj kundecidantoj de la Fonduso Instigo estas Valère Doumont kaj Jean-Pol Sparenberg. Nun UEA oficiale aŭspicias la fonduson per rekta monsubteno tra Liberapay kaj alvokas la tutmondan komunumon same subteni la fonduson per Liberapay.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 876

de Universala Esperanto-Asocio Okaze de la Tago de Afriko, formale la Tago de Liberigo de Afriko, la 25-an de majo, Universala Esperanto-Asocio varme salutas, pere de sia Afrika Komisiono kaj de la estrarano de UEA pri Afriko, Jérémie Sabiyumva, ĉiujn afrikajn amikojn kaj ĉiujn bonvolemajn homojn en la mondo.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 875

de Universala Esperanto-Asocio UEA oficiale anoncas, ke okazos Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) kaj en ĝia kadro Virtuala Kongreso (VK). MondaFest’ 2020 okazos inter la 20-a de junio kaj la 20-a de septembro 2020, dum la VK okazos inter la 1-a kaj 8-a de aŭgusto 2020.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 874

de Universala Esperanto-Asocio En momento dum kiu la tuta homaro suferas pro la kronvirusa pandemio, Uviro, urbo nordoriente de DR Kongo, estis trafita de terura natura katastrofo tutajn nokton kaj matenon de la 17-a kaj 18-a de aprilo 2020.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 873

de Universala Esperanto-Asocio La 21-a de majo estas deklarita de Unuiĝintaj Nacioj kiel Internacia Tago de Teo. Post akvo la plej ofte uzata trinkaĵo en la mondo estas teo. Te-rikolto kaj -produktado povas esti la plej grava vivrimedo por pluraj neriĉaj familioj en multaj landoj. Te-industrio provizas formalan laboron por multaj homoj, inkluzive signife multe da virinoj, en urboj kaj vilaĝoj, kio gravas des pli en foraj malriĉaj regionoj. Krom tio, estas science pruvite, ke teo danke al kontraŭinflama kaj antioksidanta ecoj estas utila por sano: bonkvalita teo helpas por bona funkciado kaj kondiĉo de digesta sistemo, koro, haŭto, renoj kaj dentoj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 872

de Universala Esperanto-Asocio La Estraro de UEA en marto 2020 renovigis la estraron de Institucio Hodler '68. En ĝi nun troviĝas: s-ino Ans Bakker-ten Hagen, Nederlando (prezidanto); s-ino Loes Demmendaal, Nederlando (sekretario); s-ro Bert de Wit, Nederlando; kaj s-ro Rakoen Maertens, Belgio. Ĉi tiu grupo pli facile kunsidos regule laŭbezone kaj ĉiuj povas trakti dokumentojn kaj en la nederlanda kaj en Esperanto.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 871

de Universala Esperanto-Asocio La Internacia Tago de Familioj, la 15-a de majo, estas okazo por rekoni la gravecon de la familio kiel la baza unuo de socio. Ĉi-jare la Tago alprenas specialan signifon dum la mondo frontas la eksplodon de KOVIM-19. Tra la mondo familioj estas dividitaj de militoj, naturaj katastrofoj, malsato – kaj nun de neeblo moviĝi trans distancoj pro timo de infektiĝo. Kaj la Internacia Tago de Familioj okazas nur tagojn post horora kaj poltrona atako kontraŭ akuŝa hospitalo en Afganio, kiu portis morton al patrinoj kaj orfigis bebojn ĝuste tie, kie nova vivo envenas la mondon.

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO