Skip to main content

Posts

Teniso: Turniro de Rio-de-Ĵanejro 2014

En Brazilo , la hispana tenisisto Rafa Nadal supervenkis la ukrainan Alexandr Dolgopolov per 6-3 kaj 7-6, kaj iĝis ĉampiono de l' evento. Video »

Futbalo: Osasuna k-aŭ Atlético Madrid

La teamo pamplona supervenkis la rivalon madridan per 3-0, dank' al goloj de Cejudo, Armenteros kaj Torres. Tiamaniere, la dekunuopo estrata de Diego Simeone atingis la trian pozicion ĉe l' ĉampionado hispana. Video »

Vintra Olimpiko: Soĉio 2014

La gastiganta lando Rusio finiĝis je l' unua pozicio ĉe l' medala tabelo, dank' al entutaj 33 disketoj (13 oraj, 11 arĝentaj kaj 9 bronzaj). Video »

Francio: Diskuto pri establo de eŭropa sendependa reto

En Parizo, la tiunacia prezidanto François Hollande intervidiĝis kun la germana kancelierino Angela Merkel. La du flankoj diskutis pri fortigo de kunlaboro, cele al protektado de datumretoj tiukontinentaj . Video »

Tajlando: Ne nuligo de leĝo pri stato de krizo

La tiulanda Juĝejo pri Civilaj Aferoj decidis ne malvalidigi tiun regulon, tamen la polico ne plu povas perforte subpremi kontraŭregistarajn manifestaciantojn. Video »

Ukrainio: EU aplikos sankciojn kontraŭ la lando

La 20-an de februaro, speciala kunveno de membrolandoj de l' Eŭropa Unio faris rezolucion kaj decidis puni Ukrainion pro la tiunaciaj konfliktoj. Video »

Italio: Kimi Räikkönen konscias pri la defioj

La teamĉefo de Ferrari, Stefano Domenicali, diris, ke l' suoma ŝoforo estas "pli matura" ol antaŭe, kaj pretas por kunlabori ĉe l' opo maranela kun la duobla mondĉampiono, la hispano Fernando Alonso. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO