Skip to main content

Posts

Showing posts with the label Irano

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 873

de Universala Esperanto-Asocio La 21-a de majo estas deklarita de Unuiĝintaj Nacioj kiel Internacia Tago de Teo. Post akvo la plej ofte uzata trinkaĵo en la mondo estas teo. Te-rikolto kaj -produktado povas esti la plej grava vivrimedo por pluraj neriĉaj familioj en multaj landoj. Te-industrio provizas formalan laboron por multaj homoj, inkluzive signife multe da virinoj, en urboj kaj vilaĝoj, kio gravas des pli en foraj malriĉaj regionoj. Krom tio, estas science pruvite, ke teo danke al kontraŭinflama kaj antioksidanta ecoj estas utila por sano: bonkvalita teo helpas por bona funkciado kaj kondiĉo de digesta sistemo, koro, haŭto, renoj kaj dentoj.

Aŭstralio: Ribelo en detenloko por migrantoj

11/11/2015 | MONDO » La 9-an de novembro, agitado okazis en la detenloko de Kristnaskinsulo, konata pro ties nehumanaj kondiĉoj.

Irano: Konsento longigi intertraktadon kun Sesopo

Ministroj pri eksterlandaj aferoj el la Sesopo ( Usono , Britio , Francio , Rusio , Ĉinio kaj Germanio ) kaj de Irano anoncis, ke ili decidis daŭrigi la intertraktadon pri la tiulanda nuklea problemo ĝis la 30-a de junio 2015. Video »

Irano: Kunordigo de pozicioj inter Usono kaj Francio

La franca ministro pri eksterlandaj aferoj, Laurent Fabius, interparolis kun la usona ŝtatsekretario John Kerry. Ambaŭ landoj estos akordaj en la venonta intertraktado pri la irana nuklea problemo. Video »

Unuiĝintaj Nacioj: Historia renkontiĝo en Usono

La 24-an de septembro, la brita ĉefministro James Cameron intervidiĝis kun la irana prezidento Hassan Rouhani ĉe l' stabejo de UN en Nov-Jorko. Tio estis la unua renkontiĝo de la dulandaj gvidantoj de post la Irana Islama Revolucio en 1979. Video »

Futbalo: Bosnio kaj Hercegovino k-aŭ Irano

La teamo eŭropa supervenkis la rivalon azian per 3-1. Tiamaniere, la dekunuopo estrata de Safet Sušić finis sian partoprenon ĉieventan post atingi la trian pozicion siagrupe. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO