Skip to main content

Posts

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 959

de Universala Esperanto-Asocio Eŭropa Unio (EU) konferencas ĝis printempo 2022 por decidi pri estonta evoluo de la ŝtataro. Kadre de tiu konferenco la eŭropuniaj civitanoj estas invitataj proponi ideojn.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 958

de Universala Esperanto-Asocio UEA kaj la Komisiono de UEA por Eŭropa agado petas vian helpon: helpu nin kolekti € 3.500 por realigi Esperantan agadon fine de julio 2021, dum la junulara festivalo Pol'and'Rock. Tiu sumo reprezentas la minimuman kvanton por mendi la tendojn kun mebloj en prestiĝa loko de la festivalo. Jam la kvaran jaron UEA subtenas la agadon. Al ĉiu € 1 donacotaj, UEA aldonos € 1 el propra buĝeto, tiel ke organizantoj ricevos entute la sumon de € 3.500, almenaŭ.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 957

de Universala Esperanto-Asocio La retkurson "#forlaflatado: lernu prelegi en 10 simplaj paŝoj" eblas nun sekvi senpage laŭ oferto de UEA al la Esperanto-komunumo. La kurson preparis Leandro Abrahão, ano de la Komisiono de UEA por la Oratora Konkurso. Ĝia disponigo al la Esperanto-komunumo estas strategie al UEA cele al kapabligo de esperantistoj, pro kio la Estraro de UEA decidis aŭspicii ĝin. Parolarto estas aparte proksima de la lingva afero kaj estas studkampo speciale ligita al la historio de la Asocio, ĉar pri ĝi okupiĝis ekzemple prezidantoj de UEA kiel Ivo Lapenna, Humphrey Tonkin kaj Duncan Charters.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 956

de Universala Esperanto-Asocio De 1996 la Nitobe-Simpozioj kunvenigas diversajn spertulojn kaj aliajn koncernatojn, por ke ili priparolu aktualaĵojn de lingvopolitiko en internaciaj kuntekstoj. La serion oni nomis laŭ la japana internaciisto kaj diplomato Nitobe Inazō, kiu oficis kiel ĝenerala vicsekretario frue en la historio de la Ligo de Nacioj, kiam ĝi komencis studi lingvopolitikon eksplicite kaj je la internacia nivelo.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 955

de Universala Esperanto-Asocio Universala Esperanto-Asocio (UEA) salutas Unuiĝintajn Naciojn, la Altan Komisionon de UN por Rifuĝintoj kaj speciale ĉiujn rifuĝintojn okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, la 20-an de junio 2021. La tago honoras la forton kaj kuraĝon de rifuĝintoj kaj tiujn kiuj helpas ilin kaj celas publikan konscion kaj subtenon al tiuj homoj, kiuj devis fuĝi el siaj hejmoj pro konflikto, persekutado aŭ naturaj katastrofoj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 954

de Universala Esperanto-Asocio TEJO serĉas novan redaktoron por la revuo Kontakto. Esti redaktoro signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed ankaŭ samtempe persone kaj movade pliriĉiĝi. Atendas vin memstara laboro kaj la eblo realigi viajn kreemajn ideojn. La redaktado okazas per interreto (laŭ la preferataj rimedoj de la dungito), do homoj el ĉiuj landoj povas kandidatiĝi.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 953

de Universala Esperanto-Asocio Universala Esperanto-Asocio (UEA) salutas Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo, la 21-an de majo 2021. La pandemio de KOVIM-19 forte kaj negative efikis sur la kulturan sektoron: aranĝoj nuligitaj, kulturaj organizoj fermitaj, komunumaj kulturaj praktikoj malebligitaj kaj aliaj defioj trafis la loĝantarojn per sociaj, ekonomiaj kaj politikaj damaĝoj ĉie.

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO