Skip to main content

Posts

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 954

de Universala Esperanto-Asocio TEJO serĉas novan redaktoron por la revuo Kontakto. Esti redaktoro signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed ankaŭ samtempe persone kaj movade pliriĉiĝi. Atendas vin memstara laboro kaj la eblo realigi viajn kreemajn ideojn. La redaktado okazas per interreto (laŭ la preferataj rimedoj de la dungito), do homoj el ĉiuj landoj povas kandidatiĝi.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 953

de Universala Esperanto-Asocio Universala Esperanto-Asocio (UEA) salutas Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo, la 21-an de majo 2021. La pandemio de KOVIM-19 forte kaj negative efikis sur la kulturan sektoron: aranĝoj nuligitaj, kulturaj organizoj fermitaj, komunumaj kulturaj praktikoj malebligitaj kaj aliaj defioj trafis la loĝantarojn per sociaj, ekonomiaj kaj politikaj damaĝoj ĉie.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 952

de Universala Esperanto-Asocio Kafumi... gustumi? Cerbumi. Aferumi, esperantumi, simple: umi. La sufikso -UM estas speciala afikso de Esperanto, kiu kontribuas en nia lingvo por la granda esprimkapablo de Esperanto. Pri ĝi, ĵus bakita elektronike, nun disponeblas al la komunumo, tute senpage la libro "Tiu ĉumalofta sufikso -UM", de Anatolo Gonĉarov, nova literatura frandaĵo pri la uzado de la sufikso, en eldono aŭspiciata de UEA. La libro troveblas en la sekcio Teko de la retejo de UEA, kune kun aliaj senpage elŝuteblaj libroj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 951

de Universala Esperanto-Asocio Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn okaze de la Internacia Tago de Familioj, la 15-an de majo, 2021. La pandemio de KOVIM-19 metis familiojn kaj familiajn strukturojn en centran lokon dum periodo kiam en multaj landoj persona fizika kontakto estas malhelpata, la klerigado de infanoj estas interrompita, laborkondiĉoj estas renversitaj kaj tro multaj familioj suferas pro malsaniĝo aŭ eĉ perdo de familianoj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 950

de Universala Esperanto-Asocio La 3-an de majo, demandite de la 2-a Vicprezidanto de UEA, Trezoro Huang Yinbao, la respondeculo ĉe Unesko pri la enketo "Futuroj de Edukado", S-ino S. Magalage, respondis jene, kopie al la komisiito de UEA pri Konsciigo, Renato Corsetti, mem la iniciatinto kaj tradukinto de la enketo en Esperanton.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 949

de Universala Esperanto-Asocio Malfermiĝis hodiaŭ, la 4-an de majo, la aliĝilo al la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK). La 2-a VK okazos dum la tagoj antaŭviditaj por la nuligita 106-a Universala Kongreso, nome de la 17-a ĝis la 24-a de julio. Ĝi havas la saman kongresan temon: "Paco kaj konfido: universalaj valoroj" . Provizora programo baldaŭ aperos.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 948

de Universala Esperanto-Asocio En 2020, kunlabore kun Kolombia Esperanto-Ligo (KEL) kaj TEJO, UEA inaŭguris retan Esperanto-kurson por hispanparolantoj. Al ĝi aliĝis 672 homoj el 26 landoj kaj 51 volontulaj instruistoj. La kurso estis plene senpaga por ĉiuj. Laŭ la uzita metodo lernantoj dividiĝis en etaj grupoj, kiuj interŝanĝis dum entute pli ol 320 sesioj. Fine de la kurso okazis ekzameno, kiu certigis ĉu partoprenintoj bone lernis kaj sukcesis atingi bazan nivelon de la lingvo post nur du monatoj. Kvankam la agado okazis kadre de la Amerika Komisiono de UEA, ankaŭ homoj el Hispanio partoprenis. Kaj kvankam la agado okazis pere de la hispana, ankaŭ okazis reklamoj en la gvarania kaj partoprenis instruistoj el nehispanparolantaj landoj, kiel Brazilo kaj Usono.

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO